Departemento Nord (Haitio)





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri departemento de Haitio. Por informoj pri departemento de Francio, vidu la paĝon Nord.










Departemento Nord
departemento
Lando

Haitio




Situo en Haitio


Departemento Nord (kreole: ) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "nordo" kaj deriviĝas de ĝia situo ĉe la norda marbordo, inter la departementoj Nord-Ouest kaj Nord-Est.


Ĝia areo estas 2.115 (laŭ aliaj: 2.106) km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 970.495. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-ND. Plej grava urbo estas la ĉefurbo Haitia Kabo, iam ĉefurbo de la franca kolonio Saint-Domingue.


La departemento estas dividita en sep arondismentojn, kiuj konsistas el sume 15 komunumoj:




  • Arondismento Acul-du-Nord (3 komunumoj) :

    1. Acul-du-Nord

    2. Plaine-du-Nord

    3. Milot




  • Arondismento Borgne (2 komunumoj) :

    1. Borgne

    2. Port-Margot




  • Arondismento Cap-Haïtien (Haitia Kabo) (3 komunumoj) :


    1. Cap-Haïtien (Haitia Kabo)

    2. Limonade

    3. Quartier-Morin




  • Arondismento Grande-Rivière-du-Nord (2 komunumoj) :

    1. Grande-Rivière-du-Nord

    2. Bahon




  • Arondismento Limbé (2 komunumoj) :

    1. Limbé

    2. Bas-Limbé




  • Arondismento Plaisance (2 komunumoj) :

    1. Plaisance

    2. Pilate




  • Arondismento Saint-Raphaël (5 komunumoj) :

    1. Saint-Raphaël

    2. Dondon

    3. Ranquitte

    4. Pignon

    5. La Victoire







Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51