Abraham























































Parto de serio

stelo de Davido  Menora.svg
Judismo



Portalo | Kategorio

Judoj · Judismo · Kiu estas judo

Ortodoksaj · Konservema judismo

Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj

Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj

Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj

Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza

Religio

Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj

613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe

Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko

Juda religia filozofio

Cdaka · Musar · Elekteco

Ĥasidismo · Kabalo · Haskala

Religiaj tekstoj

Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo

Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ

Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo

La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj

Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo

Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto

Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj

Talito · Tfilino · Cicito · Kipao

Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora

Signifaj figuroj de judismo

Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo

Salomono · Davido · Elija · Aaron

Maimonides · Nacĥmanides · Raŝi

Ba’al Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal

Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj

Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ

Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon

Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet

Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva

Juda liturgio

Ŝema · Amida · Kadiŝ

Minhag · Minjan · Nosaĥ

Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila

Historio de judoj

Antikva historio de Izraelo

Historio de judoj en mezepoko

Historio de judoj en novepoko

Proksimaj temoj

Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo

Filosemitismo · Cionismo

Abrahama religio

Abraham, denaske Abram, Esperantlingve Abrahamo[1], estis la unua biblia patriarko, respektata de tri grandaj mondreligioj, interalie Judismo, Kristanismo kaj Islamo, laŭnome Abrahamaj religioj. Laŭ la biblia libro Genezo, Dio diris al Abraham, ke li eliru el sia lando, Ur el Ĥaldeo, kaj iru al la lando Kanaana. Dio promesis al Abraham, ke "Mi faros vin granda popolo," kaj, ke Li benus Abrahamon kaj grandigus lian nomon. Al Abraham naskiĝis ok filoj: Iŝmael de Hagar, la dua edzino de Abraham kaj origine la sklavino de lia unua edzino Sara, Isaak de Sara, kaj ses aliaj de lia tria edzino Ketura. Iŝmael estas rigardata kiel prapatro de la araboj, kaj Isaak same por la hebrea nacio, nome judoj.


Dio provis Abrahamon kaj ordonis al li, ke li oferdonu sian filon (Isaakon laŭ Judismo kaj Kristanismo, Iŝmaelon laŭ Islamo). Abraham malfeliĉis pro tio, sed volis fari tion, kiun Dio ordonis al li. Dio vidis lian fidon kaj haltigis lin antaŭ la faro. Anstataŭe li ordonis al li ke li oferbuĉu ĉu ŝafon ĉu kapron apudan, kio poste iĝis kialo por festo de islamanoj.


La historio de Abraham troviĝas en la biblia libro Genezo. Abraham pritraktiĝas multloke ankaŭ en la Korano, kie li nomiĝas Ibrāhīm (arablingve ابراهيم).


Li estas konsiderataj kiel patro de la popolo (prapatro), iel metafore de la homaro.




Enhavo






  • 1 La promesoj de Dio al Abraham


  • 2 La genta origino de Abraham


  • 3 Abrahamaj religioj


  • 4 Bildaro


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





La promesoj de Dio al Abraham |





La karavano de Abraham. Akvarelo de Tissot, ĉ. 1900.





"Abraham oferas Isaakon" de Caravaggio.


Kiam Abraham akceptis la dian alvokon kaj obeis al la diaj ordonoj, Dio ŝanĝis lian nomon el Abram al Abraham por signifi novan vivon kaj novan destinon. Li havis la aĝon de sepdek kvin jaroj kiam Dio diris al li forlasi sian popolon kaj iri al lando kiun Li montros al li. La ordono estis kun sepobla promeso:











Dio faros lin granda popolo;


Dio benos lin;


Dio grandigos lian nomon;


Li estos beno;


Dio benos liajn benantojn;


Liajn malbenantojn Li malbenos;


Ĉiuj gentoj de la tero beniĝos per li




—(Gn 12:1-4)



Ĉi tiuj promesoj estis faritaj al homo kiu ne havis ian biologian infanon je la aĝo de sepdek kvin jaroj. Tamen, li kredis je Dio kaj obeis Lin. Post kelka tempo, Dio reasertis Siajn promesojn por li, sed li miris kiel la promesoj estos plenumitaj ĉar li restis seninfana. Li eĉ pensis ke sia ĉefservanto heredos lian posedaĵon. Tamen, Dio recertigis lin ke "nur tiu, kiu eliros el [lia] internaĵo, estos [lia] heredanto" (Gn 15:4), kaj ke liaj idoj heredos la landon kie li estis fremdulo. Abraham kredis je Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.



La genta origino de Abraham |


Pri Abraham ekparolis la Genezo en la ĉapitro 11-a, sed post tio li malperis el la biblia literaturo (profetoj kaj la kanonaj libroj pri li silentas kaj, referencante al la pasinto, ili citas nespecife la “patrojn” por indiki la generacion de la Eliro). Se la Genezo estas refaro de la sesa jarcento a.K., do dum la tempo de la babilona ekzilo, kritikistoj - historiistoj, antropologoj, arkeologoj, semiologoj, semitologoj ktp - lin izolis en kategorio de mitoj aŭ lin identigis kun kolektiva aŭ triba grupo. La vojaĝo-elmigro de Abraham de Ur al Harran kreiĝus kiel retrospektiva resalto de la evento de la reveno de la hebreoj el la babilona ekzilo. La alveno de Abrahamo al Palestino kaj la okazaĵoj de lia integriĝo kun la lokaj popoloj devis servi kiel modelo por la paca integriĝo de la revenantoj inter la popolo de la Palestino al ili samtempa. Hodiaŭ tamen la samspeca kritiko emas savi la rakontan substancon kiel esence veran historion de la personulo, kiu krome prezentiĝas, almenaŭ laŭ la komuna pensado, kiel la bazo de la hebrea kaj kristana, kaj ankaŭ iusence de la islama, kredoj.


Ĉiukaze oni multe diskutas pri la origina gento kaj lando kaj pri la historiaj eventoj provokintaj la elmigron de Abraham.[2]



Abrahamaj religioj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Abrahamaj religioj.

Abrahama religio (ankaŭ abrahamida religio) estas iu el grupo da religioj, kiuj devenas de komuna antikva ŝemida tradicio, kiu povas sekvi sian religian heredaĵon al Abraham, prapatro kies vivo prirakontiĝas en la Malnova testamento, kaj kiu taksiĝas kiel profeto en la Korano. La abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparte unudiismaj religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝas Judismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj ankaŭ Samarianismo kaj la Bahaa Kredo. Proksimume duono de la homaro troviĝas en la abrahama religiaro teorie.


Laŭ la judisma tradicio, Abraham estis la unua homo kiu malakceptis idolanismon, tial li simbole estis la fondinto de unudiismaj religioj. Tiusence, abrahama religio povus simple egali al unudiisma religio, sed ne ĉiuj unudiismaj religioj estas abrahamaj. En Islamo li estas kredata esti la unua unudiismano, kaj ofte referenciĝas kiel Ibrahim al-Hanif aŭ Abraham la unudiismano.


Ĉiuj la abrahamaj religioj iugrade devenas de la Judismo sekvata en la regnoj de Izraelo kaj Judujo antaŭ la Babilona ekzilo komence de la 1-a jarcento a.K.. Multaj kredas, ke Judismo en biblia Izraelo renovigiĝis kaj reformiĝis iugrade en la 6-a jarcento a.K. fare de Ezra kaj aliaj pastroj reveninte al Izraelo de la ekzilo. Samaritanismo disiĝis de Judismo dum la sekvaj kelkaj jarcentoj.


Kristanismo originis en Judio fine de la 1-a jarcento kiel draste reformita branĉo de Judismo; ĝi disvastiĝis al antikva Grekio kaj Romio, kaj sekve al la plimulto de Eŭropo, Azio, Ameriko, kaj multaj aliaj mondpartoj. Tra la jarcentoj, Kristanismo disbranĉiĝis en multajn apartajn ekleziojn kaj sektojn. Granda skismo dum la 5-a jarcento apartigis diversajn orientajn ekleziojn de la katolika eklezio en Romo. Aliaj grandaj skismoj estis la Orienta Skismo en la 11-a jarcento, kiu apartigis la romkatolikan eklezion de la orienta ortodoksa eklezio; kaj la Protestanta Reformacio de la 16-a jarcento, kiu naskis centojn da sendependaj protestantaj dividiĝoj.


Islamo originis en la 7-a jarcento en la arabiaj urboj Mekao kaj Medino. Kvankam ne dividiĝo de aŭ Judismo aŭ Kristanismo, ĝi malimplice pretendis esti kontinuaĵo kaj anstataŭigo por ili, kaj ripetis multajn el iliaj principoj. Laŭ islama kredo, la Korano estis la fina vorto de Dio kaj ĝia mesaĝo estis tiu de ĉiuj la profetoj. Islamanoj, ekzemple, kredas version de Genezo kaj je la linia praideco de la araboj de Abraham tra Iŝmael. Iŝmael estus koncipiĝinta de la dua edzino de Abraham, Hagar.

















Gutenberg Bible.jpg
patro:
Teraĥ

Biblia persono


En libroj:
Genezo


filoj:
Iŝmael, Isaak, Zimran, Jokŝan, Medan, Midjan, Jiŝbak kaj Ŝuaĥ





Bildaro |




Vidu ankaŭ |



  • Abrahama religio

  • Isaak



Referencoj |





  1. Abrahamo en PIV ĉe vortaro.net


  2. McKenzie, John L.. The Dictionary of the Bible.




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Abraham en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Abraão portugale


  • Abraão, pai de todos os crentes portugale

  • http://www1.osu.cz/home/macha/texty/tora.htm


  • Father of Ibrahim angle


  • Jewish Publication Society angle

  • http://www.blessedquietness.com/alhaj/append-1.htm

  • http://www.keyway.ca/htm2002/midian.htm


  • Abraham in all three Abrahamic faiths angle


  • Abraham's sacrifice: an Islamic perspective angle


  • GospelTruth angle


  • Biblical Archeology angle


  • The Legacy of Abraham angle

  • Abraham's vision in the Qur'an


  • http://speakingoffaith.publicradio.org/programs/2004/09/09_abraham en:Children of Abraham] angle


  • http://mikranet.cet.ac.il/pages/item.asp?item=10881 סיפורי אברהם, מאת צבי אדר ] hebree

  • http://www.islam.de/1422.php


  • http://www.weltethos.org/pdf_dat/i_abraha.pdf.

  • http://www.c-b-f.org/start.php?CONTID=09_05_03_01_00&LANG.de

  • http://www.sedos.org/english/khoury.htm

  • http://www.horstkannemann.de/klappert.html

  • http://www.br-online.de/alpha/forum/vor9812/19981222_i.shtml















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51