ProSieben
ProSieben | |
---|---|
Firma emblemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Ricevo | DVB-C, DVB-S, DVB-T kaj IPTV |
Landoj |
|
Sendostacio | ProSieben |
Komenciĝo de elsendoj | la 1-an de januaro 1989 |
Jura formo | privata entrepreno |
Programa tipo | plena televida programo |
ProSieben [pro zibn] aŭ Pro7 estas privata televida entrepreno, kiu produktas plenan germanlingvan televidan programon en samnoma televida kanalo "ProSieben": pro parte apartaj programoj por Aŭstrio kaj Svislando - vidu sube - eblus diri ke fakte temas pri tri kanaloj, kies programo tamen dum la plejparto de la tago identas. La kanala programo aparte konatiĝis pro la dissendo de televidaj filmoj, parte aparte produktitaj por la kanal(ar)o. Sidejo de la entrepreno estas la loko Unterföhring proksime de Munkeno.
ProSieben ekde la jaro 2000 kune kun la televidaj entreprenoj SAT.1, kabel eins kaj multaj pliaj, pli etaj televidaj entreprenoj konsistigas la konzernon ProSiebenSat.1 Media AG, akcia kompanio plejparte en posedo de la kompanio Lavena Holding, duono posedata de la investaj entreprenoj Permira kaj KKR.
En Aŭstrio kaj Svislando dum partoj de la tago elsendiĝas apartaj landaj programoj, kaj la televida programo tiutempe dissendita en la ĉefa kanalo germania do en tiuj kanaloj ne videblas.
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo de ProSieben
- oficiala retejo de la konzerno ProSiebenSat.1 Media AG