Departemento Sud
| Departemento Sud | |
| departemento | |
| Lando | Haitio |
|---|---|
Situo en Haitio
Departemento Sud (kreole: Sid) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "sudo". Efektive ĝi enhavas la plej sudan punkton de la lando.
Ĝi situas sur la suda flanko de la pinto de duoninsulo Tiburon; al ĝi apartenas la insuloj Île à Vache (bovin-insulo) kaj Grande Caye. Ĉe ĝia norda limo (al departemento Grand'Anse) situas la montaro Massif de la Hotte kun monto Pic Macaya, 2.347 metrojn alta. Ĉirkaŭ la monto estas nacia parko.
Ĝia areo estas 2.653 km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 704.760. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-SD. Ĝia ĉefurbo estas Les Cayes.
La departemento estas dividita en kvin arondismentojn, kiuj konsistas el sume 18 komunumoj:
Arondismento Aquin (3 komunumoj) :
- Aquin
- Cavaillon
- Saint-Louis-du-Sud
Arondismento Les Cayes (6 komunumoj) :
- Les Cayes
- Camp-Perrin
- Chantal
- Maniche
- Île-à-Vache
- Torbeck
Arondismento Les Chardonnières (3 komunumoj) :
- Les Chardonnières
- Les Anglais
- Tiburon
Arondismento Les Côteaux (3 komunumoj) :
- Les Côteaux
- Port-à-Piment
- Roche-à-Bateau
Port-Salut (3 komunumoj) :
- Port-Salut
- Arniquet
- Saint-Jean-du-Sud
| ||||||