Aberdeen









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Aberdeno




Loko de Aberdeen en Skotlando.




Aberdeen


Aberdeen (prononco [ˌæbəɾˈdiːn]) estas havenurbo en nordorienta Skotlando.



  • Koordinatoj: 57°10′N 2°04′U  /  57.167°N, 2.067°U / 57.167; -2.067 (Aberdeen)Koordinatoj: 57°10′N 2°04′U  /  57.167°N, 2.067°U / 57.167; -2.067 (Aberdeen)

  • Loĝantaro: 183 791 (2005)


Ĝi estas la tria plej granda urbo en Skotlando kaj situas apud la Norda Maro, inter la estuaroj de la riveroj Dee kaj Don. Krome ĝi estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.


Ĝi estas kultura centro kun antikva universitato.


Industrio – fiŝkaptado, grava centro de submara esplorado por nafto kaj gaso.



Esperanto en Aberdeen |


Tridek ok homoj en Aberdeen aperas en la Adresaro de la Esperantisttoj serio XXV (1903-1904). Tiuj homoj ŝajne aĉetis la Unuan Libron kaj sendis al Zamenhof deŝireblan folion el la broŝuro. Kun unu escepto, tiuj 38 nomoj aperas en blokoj, tiel donante impreson ke iu organizis la listiĝon. La tiama loka gazeto verŝajne nomiĝis "La Norda Stelo".


Pastro Henry Dawtrey kaj George Jarvis aranĝis publikan kunvenon en 1918 en Aberdeen dum kiu parolis bone konata malnova esperantisto John Bredall. La prelego estis tiel sukcesa ke la Lerneja Komisiono de Aberdeen tuj konsentis starigi klasojn, al kiuj en la sama jaro, aliĝis 50 personoj.


En 1922 tie okazis la 13-a Skotlanda Kongreso de Esperanto.



Vidu ankaŭ |


  • Universitato de Aberdeen


Eksteraj ligiloj |




  • oficiala retejo de la urba konsilio de Aberdeen]

  • retejo pri la urba skota dialekto

  • urba komerca portalo

  • retejo de la universitato de Aberdeen




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto