Ocna de Jos
Ocna de Jos okna de ĵos (hungare: Alsósófalva alŝoŝofalva) estas vilaĝo en Rumanio ĉe la sudokcidenta piedo de Montaro Gurghiu nordokcidente de Odorheiu Secuiesc.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Renomaj personoj
5 Eventoj
6 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 1081 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1884 (hungaroj).
Historio |
Ĝi estis unue menciita skribe en 1493. En 1760 disiĝis de Ocna de Sus. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj |
Sándor Bíró (12-a de aprilo 1907 – Antibes, Francio, 6-a de julio 1975): kandidato pri historiaj sciencoj (1961).
Gyula Cseresznyés (*24-a de oktobro 1931 - ?): aktoro, reĝisoro.
Dénes Fülöp G. (27-a de majo 1931 – Marosvásárhely, 15-a de januaro 2005): reformita pastro, publikviva persono[1].
Piroska Kusztos, Kusztosné Szabó (1-a de januaro 1926 - Budapest, 7-a de novembro 1985): etnografino, muzikfolkloristino.
Ferenc Sükösd (3-a de marto 1933 - Târgu Mureş, 22-a de decembro 1972): pentristo.
Eventoj |
En 1995 oni inaŭguris memordomon honore de pentristo Ferenc Sükösd.
Eksteraj ligiloj |
- Retpaĝo de la vilaĝo
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de distrikto