Amati
Ĉi tiu artikolo temas pri familio de violon-konstruistoj. Por informoj pri vilaĝo en Rumanio, vidu la paĝon Amați.
Familio Amati estis dinastio de italaj violon-konstruistoj el Kremono. Ĝi estas dokumentebla jam en la 11-a jarcento (1097).
La kvin plej famaj reprezentantoj vivis inter 1525 kaj 1740:
Andrea Amati (1525–1577)- Liaj filoj Antonio Amati (1560–1649) kaj Girolamo Amati (ĉ. 1555–ĉ. 1630)
Nicola Amati (1596–1684), filo de Girolamo; instruisto de Antonio Stradivari, Jacob Stainer kaj Andrea Guarneri
Girolamo (2-a) Amati (1649–1740), filo de Nicola