Amiens
Amieno | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Placo Don | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France (ĉefurbo) | ||
Departemento | Somme (prefektejo) | ||
Arondismento | Amiens | ||
Kantono | Ĉefurbo de 8 kantonoj | ||
INSEE kodo | 80021 [+] | ||
Poŝtkodo | 80000 | ||
Kodo laŭ INSEE | 80021 | ||
Retpaĝaro | http://www.amiens.fr/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ino Brigitte Fouré 2014-2020 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 133 327 (2011) | ||
Loĝdenso | 2 752 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 54′ N, 2° 18′ O49.8919444444442.2977777777778Koordinatoj: 49° 54′ N, 2° 18′ O | ||
Alto | De 14 al 106 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 49,46 km² (4 946 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Amiens [+] | |||
Amiens (aŭ esperante Amieno) estas urbo de Francio situa en la departemento Somme kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estis la ĉefurbo de la regiono Pikardio, kiam tiu regiono ekzistis, sed ekde komenco de 2016, ĝi estas la dua urbo, laŭ nombro de loĝantoj, en la pli vasta regiono, kies ĉefurbo estas Lillo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.
La loĝantojn de Amiens oni nomas la Amiénois. La urbo havas proksimume 133 000 loĝantojn.
Enhavo
1 Historio
2 Ĝemelurboj
3 Heraldiko
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
6 Eŭropa Junulara Ĉefurbo en 2020
7 Vidu ankaŭ
8 Eksteraj ligiloj
Historio |
Dum la gaŭla-romia periodo, la urbo jam ekzistis kaj nomiĝis Mediolanum. Amiens estas la historia centro kaj ĉefurbo de Hauts-de-France ekde Mezepoko.
Dum mezepoko la kultivado kaj prilaborado de vajdo (planto por havigi bluan koloron) riĉigis la burĝaron. La riĉeco permesis la konstruon de la katedralo.
En 1477 post la morto de Karlo la brava la urbo iĝis definitive franca.
En 1802 la Traktato de Amiens estis subskribita en Amiens la 25an de Marto 1802(Germinal 4a, jaro X, laŭ la Franca Revolucia kalendaro), de Jozefo Bonaparte kaj Charles Cornwallis, 1a Markiso de Cornwallis, kiel "Definitiva Pactraktato".
En 1906 okazis tie aparte grava kunigo de la sindikata unuiĝo CGT, kie estis voĉdonita la Amiena Ĉarto.
Ĝemelurboj |
Amiens estas ĝemelita kun :
Dortmund en Germanio ekde 1960
Görlitz en Germanio ekde 1971
Darlington en Unuiĝinta Reĝlando ekde 1973
Tulsa en Usono ekde 2005
Heraldiko |
"El gorĝo kun hedero el arĝento, kun kapo el lazuro semita de lilioj el oro." |
Vidindaĵoj |
- La katedralo, kiu estas la plej vasta (plej longa navo, metroj) en Francio, kaj unu inter la plej belaj.
- La turo Perret, kiu estis la unua ĉielskrapulo konstruita en Francio, tuj post la Dua mondmilito.
Famuloj |
- Sankta Ansgar
- Julio Vern
Eŭropa Junulara Ĉefurbo en 2020 |
En Cascais, Portugalio, la 24-an de novembro 2017 la urbo de Amieno estis elektita Eŭropa Junulara Ĉefurbo en 2020 iĝante la unua franca urbo akiri tiun titolon.
En la ĉeesto de Brigitte Fouré, Urbestro de Amieno kaj Margaux Delétré, vicurbestro, kiu respondecas pri Juneco, delegacio de dek personoj el Amieno akceptis la titolon en Cascais.
Amieno, reprezentita de juna teknikisto, defendis sian kandidatecon en novembro 2017 en Bruselo antaŭ panelo de parlamentanoj kaj membroj de la Eŭropa Komisiono kaj ankaŭ aliaj elektitaj urboj: Chisinau (Moldavio), Klaipeda (Lutuanie) , Timisoara (Rumanio) kaj Villach (Aŭstrio).
Amieno postsekvas Novi Sad en Serbio, kiu estis elektita por la titolo en 2019. Jam, la urbo preparas sin por gastigi dum jaro junulojn el la tuta Eŭropo. Koncertoj, spektakloj, festivaloj, sportaj okazaĵoj, ekspozicioj, ritmos tiun jaron 2020 en Amieno.[1]
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Somme
- Listo de urboj de Francio
- Traktato de Amiens
Eksteraj ligiloj |
http://www.amiens.fr Oficiala retejo
↑ http://www.amiens.fr/actualite/6621/amiens-capitale-europeenne-jeunesse-en-2020.html