Brienon-sur-Armançon
Brienon-sur-Armançon | |
komunumo | |
Lavejo | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo |
Departemento | Yonne |
Arondismento | Auxerre |
Kantono | Brienon-sur-Armançon |
Koordinatoj | 47°59′37″N 3°37′02″E / 47.99361°N, 3.61722°O / 47.99361; 3.61722 (Brienon-sur-Armançon) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 245 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 84 m s. m. |
Areo | 31,19 km² (3 119 ha) |
Loĝantaro | 3 139 (2011) |
Denseco | 100,64 loĝ./km² |
Urbestro | S-ro Jean-Claude Carra |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 89210 |
INSEE | 89055 |
Situo de Brienon-sur-Armançon en Francio | |
Situo de Brienon-sur-Armançon en Yonne | |
Vikimedia Komunejo: Brienon-sur-Armançon | |
Brienon-sur-Armançon [bʁienɔ̃ syr aʁmɑ̃sɔ̃] (sed ofte [bʁinɔ̃ syr aʁmɑ̃sɔ̃]) estas franca komunumo lokita en la departemento Yonne kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi havis 3139 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2011.
Ĝi estas trafluata de la rivero Armançon.
Enhavo
1 Geografio
1.1 Ekonomio
2 Historio
3 Administrado
4 Vidindaĵoj
5 Esperanta vivo
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Brienon-sur-Armançon etendiĝas sur 31,19 km², kaj havis 3139 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas po 101 homoj laŭ kvadrata kilometro. La komunumo situas en Yonne, en la nordokcidenta parto de Burgonjo.
Ekonomio |
Tie oleejo fabrikas oleon. Ĝi uzas kolzon, avelon, nukson aŭ sunfloron.
Historio |
La departemento Yonne estis oficiale kreita la 4-an de marto 1790 dum la franca revolucio.
Okaze de la municipa baloto de 2014 venkis en la komunumo S-ro Jean-Claude Carra, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado |
Brienon-sur-Armançon estas la ĉefurbo de la kantono de Brienon-sur-Armançon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Auxerre, unu el la tri arondismentoj de la departemento Yonne.
Vidindaĵoj |
La lavejo kun tegmento por rikolti la pluvon datiĝas de 1762.
Esperanta vivo |
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn en 2004, 2009 kaj 2014 (respektive 0,42; 0,51 kaj 0,45 %).
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Yonne
- Kantono Brienon-sur-Armançon
Eksteraj ligiloj |
france Oficiala retejo de Brienon-sur-Armançon