Erlach BE









Disambig.svg
- La mallongigo BE en Erlach BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Erlach..

















































Erlach

Blazono de Erlach


Blazono de Erlach

Kastelo Erlach


Kastelo Erlach
Kantono
Berno
Administra distrikto
Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009
Erlach

Koordinatoj 

47°2′0″N 7°5′0″O  /  47.03333°N, 7.08333°O / 47.03333; 7.08333 (Erlach BE)Koordinatoj: 47°2′0″N 7°5′0″O  /  47.03333°N, 7.08333°O / 47.03333; 7.08333 (Erlach BE)
Nombro de enloĝantoj
1146
Areo
3,50 km²
Alteco
433 m super marnivelo
Poŝtkodo
3235
Komunumkodo
0492

Mapo de Erlach


Mapo de Erlach







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Erlach (prononcu: erlaĥ; france Cerlier; en Esperanto ankaŭ Erlaĥo) estas historia urbeto,
komunumo kaj ĝis la 31-a de decembro 2009 ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro 2010 Erlach apartenas al la administra distrikto Seeland.



Geografio |


La urbeto Erlach situas sudokcidente de la Lago de Bielo. Al ĝi apartenas ankaŭ la okcidenta parto de la fama duoninsulo Petro-Insulo, kie vivis la svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau. Sur la teritorio de la komunumo situas la monteto Jolimont kun alteco de 603 m s.m., kiu ofertas mirindan belvidon al la Lago de Bielo.



Trafiko |


Erlach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo per la publika trafiko atingeblas per poŝtaŭto ek de Ins aŭ Le Landeron kaj per ŝipo ek de Bielo.


La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas nordokcidente en Le Landeron en distanco de 4 kilometroj.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Erlach datiĝas el la jaro 1185 kiel Erilacho.


En Erlach estis trovitaj restaĵoj de neolitikaj setlejoj. El romia epoko oni trovis nur malmultajn ceramiksplitojn kaj do ne scias, ĉu ankaŭ la romianoj setlis en Erlach, kvankam tio ja estas verŝajna. En mezepoko la loko fariĝis la centro de malgranda senjorujo kaj la Grafo Rudolfo de Neŭŝatelo koncedis al ĝi en la jaro 1274 la urborajton. Post la konkero fare de la bernantoj, Erlach fariĝis ĉefloko de la samnoma voktejo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter la jaroj 1798 ĝis 1803 Erlach estis la ĉefurbeto de la helveta distrikto Selando. En 1803 ĝi fariĝis ĉefurbo de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 de la distrikto Erlach.



Vidu ankaŭ |



  • Aliaj signifoj de Erlach

  • Distrikto Erlach



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Erlach

  • La komunumo Erlach en la Historia Leksikono de Svislando


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Erlach











  • Popular posts from this blog

    What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

    Berlina muro

    Berlina aerponto