Ligerz

















































Ligerz

Blazono de Ligerz


Blazono de Ligerz

Ligerz vidita de la Sankt-Petro-Insulo


Ligerz vidita de la Sankt-Petro-Insulo
Kantono
Berno
Administra distrikto
Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009
Nidau

Koordinatoj 

47°5′6″N 7°8′13″O  /  47.085°N, 7.13694°O / 47.085; 7.13694 (Ligerz)Koordinatoj: 47°5′6″N 7°8′13″O  /  47.085°N, 7.13694°O / 47.085; 7.13694 (Ligerz)
Nombro de enloĝantoj
526
Areo
1,80 km²
Alteco
433 m super marnivelo
Poŝtkodo
2514
Komunumkodo
0740

Mapo de Ligerz


Mapo de Ligerz







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Pri la komunumo |


Ligerz (en la franca lingvo Gléresse) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 526 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Ligerz situas 15 kilometrojn okcidente de la urbo Bielo sur la suda deklivo de la Ĵurasa Montaro ĉe la norda bordo de la Lago de Bielo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ligerz ankaŭ la vilaĝetoj Festi, Schernelz, Bipschal kaj la okcidenta parto de Kleintwann. La orientan limon de la komunumo formas la rojo Twannbach, kiu fosis ravinon en la dorson de la Ĵuraso.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,80 km², de kiuj 50,6% estas kovritaj de arbaro, 31,7% servas por agrikulturo kaj 12,8% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Ligerz limas en nordo al Prêles, en oriento al Twann-Tüscherz, en sudo al la Lago de Bielo, kaj en okcidento al La Neuveville.



Trafiko |


La kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5 pasas en tunelo sub la komunuma teritorio. La komunumajn setlejojn mem trapasas la vojo n-ro 1358. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Neŭŝatelo. De la stacidomo de Ligerz funikularo nomita Tessenbergfervojo kondukas al Prêles.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Ligerz datiĝas el la jaro 1178 kiel Lieresse. En la jaro 1218 estas menciita iu Volmarus de Liegerche, kaj en la jaro 1236 aperis la mencio Ligerce. Dum mezepoko Ligerz estis baronejo, kiu estis feŭdo de la Grafoj de Nidau. La praburgo de la Baronoj de Ligerz estis la burgo Festi menciita en la jaro 1236 supre de la vilaĝo. En la jaro 1388 kaj definitive en la jaro 1393 la jurisdikcio pri Ligerz fariĝis havaĵo de la urba ŝtato de Berno. La baronejo en la jaro 1358 estis dividita kaj la duono fariĝis havaĵo de bernaj civitanoj de Büren kaj kaj la alia de Muleren. En la jaro 1409 la unua parto estis vendita al Bielo en la jaro 1469 la alia duono al Berno. En la jaro 1551 Berno akiris ankaŭ la bielan duonon kaj atribuis la tutan havaĵon al la Voktejo Nidau.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Ligerz en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-03)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Ligerz

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ligerz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto