Atia
Atia (hungare: Atyha, atjha) estas vilaĝo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de Montaro Gurghiu en la baseno de Târnava Mică nord-nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 1 mil 609 loĝantojn (hungaroj); en 1992 341 (99% hungaroj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1567. Je la komenco de la 19-a jarcento estis grava poterfarejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Administre ĝi apartenas al Corund.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj |
Edit Lakatos: pentristino, skulptistino.
László Vinczeffy (*21-a de marto 1946): pentristo, restarigisto en Sfântu Gheorghe.
Eksteraj ligiloj |
- Administrcia mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de distrikto