7 Iris


































































































7 Iris

Asteroido

7 Iris sur fono de steloj

7 Iris sur fono de steloj

Oficiala nomo
7 Iris

Historio
Malkovrinto

John Russell Hind
Dato de malkovro
Loko de malkovro

13-a de aŭgusto 1847
Royal Greenwich Observatory (Britio)

Orbitaj ecoj

Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
357,019 [1 E9 m
274,729 Gm (1,836 AU)
439,310 Gm (2,937 AU)

Discentreco
0,230

Meza anomaliangulo
135,770°

Klinangulo
5,523° (sur la ekliptiko)

Periodo
1 346,628 t (3,69 j)
Meza cirkulrapido
19,02 km/s

Longitudo de
suprenira nodo
259 766°

Argum. de periapsido
145,406°

Fizikaj ecoj

Dimensioj
Diametro
240 × 200 × 200 km[2]
199,8[1]

Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,36 ×1019 kg[2]
~ 2 720 kg/m3[2]
~ 0,055 m/s2
~ 0,11 km/s

Rotacia periodo
0,2975 t (7,139 horoj)

Aksa kliniteco
~ 85°

Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma


171 K
275 K (+2 °C)

Geometria albedo
0,277

Observaj ecoj

Spektroklaso
S

Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma


11,4
6,7

Absoluta magnitudo
5,51

Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma


0,07"
0,32"







v  d  r


Information icon.svg



7 Iris estas tre granda asteroido de la asteroida zono. Ĝia hela surfaco kaj malgranda distanco de
Suno faras de ĝi kvaran plej brilantan objekton de tiu zono, post 4 Vesta, Cereso kaj 2 Pallas ;
sed dum la opozicio, ĝi povas havi videblan magnitudon de
7,8 kaj esti vidita per binokloj. Dum maloftaj opozicioj ĝia magnitudo povas atingi 6,7.




Enhavo






  • 1 Malkovro


  • 2 Ecoj


  • 3 Noto kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Malkovro |


Iris estas la sepa malkovrita asteroido, unua malkovraĵo la brita astronomo John Russell Hind.
Ĝi ricevis la nomon Iris, tiu de Iriso (greke Ίρις), la heroldino de la
helenaj gedioj.[3]


Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon.
Tiu de Iris estas Stelo sub ĉielarko.



Ecoj |


La analizo de ĝia luma kurbo montras malglatan surfacon[4],
kaj aksan klinitecon de ĉirkaŭ 85°: unu poluso eksponiĝas al Suno dum la somero, tio kio devas
estigi grandajn temperaturajn diferencojn. Ĝia surfaco montras variajn albedojn, notinde eblan helan
areon en la norda duonglobo[5].


Ĝenerale ĝia surfaco aperas hela, kaj ŝajnas miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kun
magneziaj kaj feraj silikatoj, simila al la L-tipaj kaj
LL-tipaj ĥondritoj. Iris estus grava fonto de tiatipaj meteoroidoj.[6]


Ĝia diametro estis kalkulita post kaŝadoj de steloj la 26-an de majo 1995
kaj 25-an de julio 1997. Ambaŭ observoj donis diametron de ĉirkaŭ 200 km.


En novembro 2006, 7 Iris estis observita per radaro elde la radioteleskopo de Arecibo,[7] toi, kiu konfirmis la malglatecon de ĝia surfaco.



Noto kaj referencoj |




  1. JPL Small-Body Database Browser

  2. 2,02,12,2Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)


  3. La nomon "Iriso" portas la asteroido 26998 Iriso, pro tio oni donu al 7 Iris ĝian oficialan nomon.


  4. Shape model deduced from lightcurve (Modelo deduktita de la luma kurbo) (angle)


  5. Spots on 4-VESTA and 7-IRIS - Large Areas or Little Patches (Punktoj sur 4 Vesta kaj 7 Iris - grandaj aeroj aŭ malgrandaj makuloj) (angle)


  6. (7) Iris: a possible source of ordinary chondrites? (7 Iris, ebla fonto de ordinaraj ĥondritoj ?) (angle)


  7. Radar imaging of Asteroid 7 Iris de S.J. Ostro, C. Magri, L.A.M. Benner, J.D. Giorgini, M. Nolan kaj A.A. Hine (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Malkovro de Iris


  • angle JPL Small-Body Database Browser: 7 Iris


  • angle Slipo de (7) Iris (de IAU Minor Planet Center)













Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
6 Hebo 7 Iris 8 Flora



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51