La Neuveville (distrikto)





































Distrikto La Neuveville

Blazono de la distrikto La Neuveville





Vido al Chasseral de la Lago de Bielo






Mapo de la distrikto La Neuveville


Kantono
Berno
Ĉefloko
La Neuveville

Koordinatoj 

47°3′N 7°5′O  /  47.05°N, 7.083°O / 47.05; 7.083 (La Neuveville (distrikto))Koordinatoj: 47°3′N 7°5′O  /  47.05°N, 7.083°O / 47.05; 7.083 (La Neuveville (distrikto))
Nombro de enloĝantoj
6183(2008-12-31)
Areo
59,02 km²
Loĝantardenseco
105 loĝantoj/km²
Federacia Kodo
0215



La 'distrikto La Neuveville estas ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 6183 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo La Neuveville. Ek de la 1-a de januaro 2010 la iama distrikto La Neuville formas parto de la nova administra distrikto Berna Ĵuraso.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Trafiko


  • 3 Historio


  • 4 Komunumoj de la distrikto La Neuveville


  • 5 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La distrikto La Neuville situas inter la sudokcidenta bordo de la Lago de Bielo kaj la ĵurasa montopinto Chasseral. La plej alta punkto de la distrikto troviĝas sur la kulmino de Chasseral je altedo de 1607 m s.m., dum la plej malalta punkto estas la Lago de Bielo kun alteco de 429 m s.m. Laŭ loĝantaro la distrikto estas la plej malgranda de la kantono kaj laŭ areo nur la distrikto Bielo estas pli malgranda.



Trafiko |


Laŭ longe de la lagobordo pasas tra la distrikto la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Neŭŝatelo kaj paralele la svisa aŭtovojo A5, kiu inter la urboj La Neuveville kaj Bielo ankoraŭ (stato en decembro 2009) ne estas finkonstruita. Al la vilaĝoj pli supre sur la deklivo de Ĵuraso kondukas funikularoj.



Historio |


La Neuveville estis de 1304 ĝis 1797 voktejo,aŭ kiel oni en la germana lingvo diris Kastlanei, de la Princepiskopejo Bazelo. En 1797 ĝi estis konkerita de Francio kaj post la mallonga eksperimento de la Raŭraĥa Respubliko ĝis 1800 kantono de la departemento Mont Terrible kaj poste parto de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi estis de la Viena Kongreso atribuita al la Kantono Berno, estis de 1816 ĝis 1846 parto de la distrikto Erlach kaj ek de tiam propra distrikto de Kantono Berno.



Komunumoj de la distrikto La Neuveville |


La distrikto La Neuveville konsistas (stato en 2009) el 5 komunumoj, el kiuj la ĉefloko La Neuveville estas la plej granda kaj unika urbo kun historia urborajto. Jen la listo:





















































Blazono
Nomo
Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²

Komunumkodo

Diesse
Diesse 415 9,44
0721

Lamboing
Lamboing 685 9,10
0722

La Neuveville
La Neuveville 3478 6,80
0723

Nods BE
Nods 731 26,70
0724

Prêles
Prêles 874 6,98
0725

Totale
5 6183 59,02
0215



Eksteraj ligiloj |


  • La distrikto La Neuveville en la Historia Leksikono de Svislando

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto La Neuvillie – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)












Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51