Zbigniew Herbert










































Zbigniew Herbert

Zbigniew Herbert.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

29-an de oktobro 1924 (1924-10-29)
en Lvivo, Flag of Poland (1919–1928).svg Pollando

Morto

28-an de julio 1998 (1998-07-28) (73-jara)
en Varsovio, Flag of Poland.svg Pollando

Tombo

Tombejo Powązki en Varsovio

Loĝloko

Lvivo, Proszowice, Krakovo, Toruń, Sopot, Toruń, Brwinów, Varsovio, Parizo, Varsovio, Berlino

Ŝtataneco

Pollando

Alma mater
Nicolaus Copernicus University in Toruń • Universitato Ekonomika de Krakovo • Jan Matejko Academy of Fine Arts • Lviva Universitato • Jagelona Universitato • Universitato de Varsovio

Profesio
poeto, verkisto, dramisto, eseisto, aŭtoro

Lingvoj

pola lingvo







v  d  r


Information icon.svg





La portreto de Zbigniew Herbert pentrita de Zbigniew Kresowaty




La brusto de Zbigniew Herbert en la Aleo de Famuloj en la Skvaro de Skoltoj en Kielce


Zbigniew HERBERT (naskiĝis la 29-an de oktobro 1924 en Lvovo, mortis la 28-an de julio 1998 en Varsovio) - pola verkisto, poeto, eseisto, dramisto, kreinto de fama poetika ciklo "Pan Cogito" (Sinjoro Cogito), aŭtoro de radiodramoj. En 2018 la duan fojon estas festata la Jaro de Herbert.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Fama citaĵo (aŭdebla en la filmo)


  • 3 Listo de verkoj


  • 4 Memorigo en kantoj


  • 5 En Esperanto aperis


  • 6 Bibliografio


  • 7 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Studinte ekonomion en Krakovo, juron en Toruń kaj filozofion en Varsovio, li elprovis sin en diversaj profesioj. Dum sia vivo li okupiĝis de butikumado ĝis eldonado. Li faris longajn vojaĝojn, interalie al Francio, Italio kaj Grekio. En la jaro 1956 li publikigis sian unuan poemaron. Plejparton de sia vivo li trapasis en komunista Pollando. Kvankam la reĝima sistemo malesperigadis lin li ne povis eskapi de ĝi pro la sentimento al la pola tero. Reveninte al la lando li estis do ĉiam observita de komunistoj.


La verkado de Zbigniew Herbert ampleksas lirikon, eseojn kaj dramojn. Ĝin karakterizas metafora lingvaĵo kaj politike-filozofia temaro. Li prenis multe de siaj unuaj majstroj - Joseph Conrad kaj Józef Czechowicz - kreante la dekadentisman, ekzistadiisman vizion propran al si. Plej admirataj verkoj de Herbert estas Pan Cogito kaj Raport z oblężonego miasta (Raporto de sieĝata urbo). Liaj libroj estis tradukitaj en 38 lingvojn. Laŭreato de pli ol 20 literaturaj premioj. De la fino de la 60-aj jaroj unu el pli seriozaj kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo. En la 80-aj jaroj iĝis reprezenta poeto de pola opozicio. De 1986 loĝis en Parizo. Al Pollando revenis post 6 jaroj, en 1992. Pola Sejmo proklamis la jaron 2008 Jaro de Zbigniew Herbert. Kun Czesław Miłosz, Tadeusz Różewicz kaj Wisława Szymborska li estas plej eminenta majstro de la pola poezio postmilita.



Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg

Zbigniew Herbert estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.




Fama citaĵo (aŭdebla en la filmo) |


La poeto komence amikiĝis kun Czesław Miłosz kaj Adam Michnik, sed pro ilia sinteno al komunismo profunde disreviĝis: Michnik estas manipulanto. Tio estas homo de malbona volo, mensoganto, intelekta trompisto. Ideologio de tiuj sinjoroj estas, por ke en Pollando regu "socialismo kun homa vizaĝo". Tio estas fantomo por mi tute ne tolerebla.



Listo de verkoj |




  • Struna światła, (La kordo de lumo; poemoj, 1956)


  • Jaskinia filozofów (Kaverno de filozofoj; dramo, 1957)


  • Hermes, pies i gwiazda (Hermeso, hundo kaj la stelo; poemoj, 1957)


  • Drugi pokój (Dua ĉambro; dramo, 1958)


  • Studium przedmiotu (Studo pri la objekto; poemoj, 1961)


  • Barbarzyńca w ogrodzie (Barbarulo en la ĝardeno; eseoj, 1962)


  • Pan Cogito (Sinjoro Cogito; poemoj, 1974)


  • Raport z oblężonego miasta, (Raporto de sieĝata urbo; poemoj, 1983)



Memorigo en kantoj |




  • Przemysław Gintrowski, muzikalbumoj: Raporto de sieĝita urbo 1981, Memoraĵoj 1983, Ŝtonoj 1991, Respondo 2000 kaj Treno 2008


  • Piotr Szczepanik, Butonoj 2000



En Esperanto aperis |


La sepa anĝelo (poemo) / Trad. Kris Long. - En: Nova Esperanta krestomatio - p. 484 - 485



Bibliografio |


  • Bohdan Urbankowski, Poeta, czyli człowiek zwielokrotniony. Szkice o Zbigniewie Herbercie (Poeto, aŭ la homo multobligita. Skizoj pri Zbigniew Herbert), Radom 2004


Eksteraj ligiloj |




  • Fundacja im. Zbigniewa Herberta Fondaĵo je la nomo de Zbigniew Herbert


  • Zbigniew Herbert i Lwów Zbigniew Herbert kaj Lvovo


  • Witryna Roku Zbigniewa Herberta Paĝaro al la Jaro de Zbigniew Herbert

  • Filmo Obywatel poeta Civitano poeto de Jerzy Zalewski, TVP2, 2000 (YouTube sen cenzuro)




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto