Boŝmanoj




Disambig-dark.svg"sanoj" alidirektas ĉi tien. Por la stato de korpo, vidu la paĝon sano.

















Boŝmano San
San tribesman.jpg
Viro de San el Bocvano
Suma populacio

90,000 +


Ŝtatoj kun signifa populacio


















Bocvano Bocvano
55,000

Namibio Namibio
27,000

Sud-Afriko Sud-Afriko
10,000

Lingvo(j)

diversaj khoisanaj
Religio

Religio San
Parencoj

Khoikhoi, Xhosa, Basters, Griqua







v  d  r


Information icon.svg





Boŝmanoj


La nomo de la boŝmanoj devenas de la afrikansa bosjesman [BOŜesman] (homoj de arbustaroj). Alia nomo estas san, kiun donis al ili iliaj najbaroj koj-kojn. Boŝmanoj estis la unuaj loĝantoj de suda Afriko. Ili parolas lingvojn de la kojsanaj familioj.


Proverbo de boŝmanoj diras: "Vi venas kaj vi foriras. Sed se vi revenas, tiam vi restos."




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Hodiaŭ


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


Boŝmanoj vivas de almenaŭ 20 000 jaroj en suda Afriko en la granda dezerto Kalaharo. Ili difinas sin kiel tiuj, kiuj sekvas la fulmon, migrante laŭ la pluvoj por rikolti fruktojn, radikojn kaj ĉasaĵojn.


Tiu popolo de ĉasantoj kaj kolektantoj vivis iam ĉie en suda Afriko. La alveno laŭvice de la bantuoj, agrikulturistoj kaj de la hotentotoj, bredistoj, decimis la boŝmanoj kaj forpelis ilin al grundoj pli kaj pli malbonaj. La alveno de nederlandaj agrikulturistoj kaj hugenotoj en 1847, poste de britoj tute forpelis ilin de iliaj prapatraj teroj.



Hodiaŭ |


Antaŭ 2000 jaroj vivis ĉirkaŭ 300 000 ĝis 400 000 boŝmanoj, sed hodiaŭ en la tuta suda Afriko vivas nur ĉirkaŭ 100 000. En Bocvano (49 000), Namibio (38 000), Sud-Afriko (4500), Angolo (6000), Zambio (1600) kaj Zimbabvo (1200) ili nun estas nur minoritato.


La plej multaj inter ili laboras kiel bienlaboristoj. Nur malmultaj vivas hodiaŭ tradicie.


Roy Sesana, kies nomo estas Tobee Tcori en lia nomo, ricevis en 2005 la alternativan Nobelpremion por tio, kion li faris por konservi la tradician vivmanieron de la boŝmanoj.



Vidu ankaŭ |



  • Laurens van der Post

  • N!Xau



Eksteraj ligiloj |



  • Bushmen - Survival International (angle)

  • San - Joshua Project (angle)

  • Bushmen Survival France (france)




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51