Annecy
Annecy | |||
---|---|---|---|
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou. | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Haute-Savoie (prefektejo) | ||
Arondismento | Annecy (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
INSEE kodo | 74010 [+] | ||
Poŝtkodo | 74000 | ||
Kodo laŭ INSEE | 74010 | ||
Retpaĝaro | http://www.ville-annecy.fr/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jean-Luc Rigaut 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 800 (2005) | ||
Loĝdenso | 3 695 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 54′ N, 6° 8′ O45.8991666666676.1294444444444Koordinatoj: 45° 54′ N, 6° 8′ O | ||
Alto | De 418 al 926 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 13,75 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Annecy [+] | |||
Annecy, en esperanto Anecio[1] (uzatas ankaŭ Anci'[2]), estas sudorient-francia komunumo kaj urbo, kuŝanta ĉe la norda pinto de lago 27 km² granda : la Anecia Lago . Ĝi situas en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj kaj estas la prefektejo de la departemento Haute-Savoie, kun proksimume 51.000 loĝantoj.
Enhavo
1 Heraldiko
2 Vidindaĵoj
3 Ekonomio
4 Sporto / Kulturo
5 Esperanto
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
8 Notoj
Heraldiko |
"El gorĝo kun truto el arĝento bende metita." |
Vidindaĵoj |
En la urbo troviĝas malfrugotika katedralo Saint-Pierre el la 16-a jarcento.
Ekonomio |
Gravas en la ekonomia vivo la metal-, teksaĵ-, ledo-, nutraĵ-, kaj lignoindustrio. La urbon superas mezepoka kastelo sur monteto en la urba centro.
Krom tio la urbo estas aera kuracejo kiel la partnerkomunumoj de Bejruto kaj la angla Cheltenham.
Sporto / Kulturo |
En 1997 okazis tie la junulara mondĉampioneco en malpeza atletiko. La urbo kandidatis por la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2014.
En la urbo okazas la Anecia Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj, kiun gajnis en 2005 la hungara animacia filmo Nyócker.
Esperanto |
Ĉe la lago estas originala esperantlingva bildstrio de Serĝo Sir' kiu humure kaj ironie kronikas la ĉiutagan vivon de du Ancianinoj esperantistaj (patrino kaj filino). Ĝi estas kompilo de ĉirkaŭ 70 duonpaĝaj epizodoj, kiuj felietone aperadis en la revuo de SAT-Amikaro, La Sago, inter ĝiaj numeroj 2 k 94.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Haute-Savoie
- Listo de urboj de Francio
Eksteraj ligiloj |
- http://www.ville-annecy.fr
- http://www.annecy.org
- http://album.club-internet.fr/album/disp_serie.phtml?user=burdalet&cid=249795&id_album=21955
- Turismo: Annecy turismo
- Franclingve: Annecy, fotoj de Stéphane MUGNIER
Notoj |
↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P249
↑ Fonto: Ĉe la lago (2013)