Peroksido






Tipoj de peroksidoj, alte malalten: peroksida jono, Organika peroksido, organika hidroperoxido, Peracido aŭ Peroksa acido. La peroksida grupo markiĝas per blua koloro. R, R1 kaj R2 reprezentas la Karbonhidridojn Funkciajn grupojn.


Peroksidoj estas kemiaj substancoj kiuj prezentas la ĝeneralan formulon R-O-O-R', kie R kaj R' estas organikaj radikaloj. La vorto ankaŭ uziĝas de la salo kies anjono estas O22−.


Ili estas substancoj prezentantaj ligon oksigeno-oksigeno en oksida stato -1. Ĝenerale ili sin kondutas kiel oksidigaj agentoj. En kontakto kun brulema materialo ili povas kaŭzi fajron kaj eksplodojn. Kutime antaŭ fortaj oksidantoj kiel la permanganatoj la peroksidoj ageblas kiel reduktantoj oksidante sin al elementa oksigeno.



Sintezo |






Alambiko, aparato uzata por distilado


La plej konata peroksido kaj ĉefa eka komponaĵo por la sintezo de aliaj peroksidoj estas la peroksido de Hidrogeno aŭ H2O2. Nuntempe ĝi estigeblas pere de mema oksidado de la nafta hidroĥinono[1]. Antaŭe uziĝis la bariaj peroksidoj[2] aŭ la hidrolizo de persulfatoj kiuj siavice kreiĝis per elektrolizo de sulfatoj en akva solvaĵo kun alte densaj elektra kurento en ĉiu surfaco de la elektrodo.


Multaj organikaj substancoj konvertiĝeblas en hidroperoksidoj laŭ memoksidigaj reakcioj en la ĉeesto de lumo kaj atmosfera oksigeno. Speciale danĝera estas la estigo pere de eteroj ĉar ĉi tiuj tre facile transformiĝas kaj la peroksidoj povas enriĉiĝi en la restaĵo de iu sekva Distilado. Ĉi-procedo produkteblas tre fortajn eksplodojn. Multaj el la plej tragikaj akcidentoj en laboratorio okazas per tiutipaj reakcioj. Do, antaŭ ol distili grandegajn kvantojn da tiuj solvaĵoj, oni devas certiĝi pri la ĉeesto de peroksidoj per papero trempita de kalia jodido[3] kaj amelo. La formado de koloro malhelblueca indikas la ĉeeston de peroksidoj. La peroksido oksidas la jodidon al elementa jodo, kiu, siavice, estigas kun la amelo ian inkludkomponaĵon[4][5] per malhelkolora karakterizo.



Referencoj |





  1. ChemSpider


  2. ChemSpider


  3. ChemSpider


  4. Dictionary.com


  5. Inkluda komponaĵo estas formado de unu komplekso inter iu akcepta molekulo, aŭ makromolekulo, kaj alia molekulo kiu suferos la inkludon. Ĉi-maniere, estiĝas alia kemia komponaĵo.











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto