Distriktaro Arnsbergo




















































blazono
mapo

blazono de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio

situo de la distriktaro en Germanio
bazaj faktoj

federacia lando:

Nordrejn-Vestfalio
sidejo:
Arnsberg

areo:
8.249,34 km²

loĝantoj:

3 583 590
(fine de decembro 2017)

loĝodenso:
455 loĝantoj/km²
distriktara subdivido: 78 komunumoj en 7 distriktoj kaj 5 pliaj eksterdistriktaj urboj
administreja adreso: Seibertzstr. 1
59821 Arnsberg

retpaĝo:

www.bezreg-arnsberg.nrw.de

retadreso:

poststelle@bra.nrw.de
Mapo

situo de la distriktaro en Nordrejn-Vestfalio

La distriktaro Arnsbergo (germane Regierungsbezirk Arnsberg) estas unu el kvin administraj distriktaroj en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Fine de decembro 2017 ĝi havis 3 583 590 loĝantojn.




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 Najbaraj distriktaroj kaj landoj




  • 2 Historio


  • 3 Administra subdivido


  • 4 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La distriktaro situas en la sudoriento de Nordrejn-Vestfalio. La nordokcidenta parto havas kvin grandajn urbojn kaj kovras grandan parton de la dense loĝata industria Ruhr-regiono. Kontraste al tio la orienta kaj suda partoj estas relative maldense loĝataj.



Najbaraj distriktaroj kaj landoj |


La distriktaro norde limas al la distriktaroj Monastero kaj Detmoldo, oriente al la federacia lando Hesio, sude al la lando Rejnlando-Palatinato kaj okcidente al la distriktaroj Kolonjo kaj Duseldorfo.



Historio |





la unua domo de la distriktara administrejo (hodiaŭ administra juĝejo)


La historio de la distriktaro reiras al la Prusa ordono pri la plibonigota instalo de provincaj instancoj de la 30a de aprilo 1815. Tiam la Prusa registaro kaj administrado estis novordigata post la Viena Kongreso kaj la provincoj subdividataj en entute 28 distriktaroj, unu el ili la distriktaro Arnsbergo. Kiel la aliaj, ankaŭ la registaro en Arnsbergo je la 22a de aprilo 1816 ekfunkciis.


La ne tute centra kaj relative eta urbo Arnsbergo elektiĝis sidejo de la administrejo por ligi la katolikan loĝantaron de la malurba, arbara regiono Sauerland [Záŭalant] al la protestanta Prusia ŝtato kaj por ekonomie evoluigi tiun regionon.


Unu el la centraj taskoj de la administrejo en Arnsbergo dum la 19a kaj komenca 20a jarcento estis la ŝtata akompano de la fulme evoluiĝanta proceso de industriigo aparte de la orienta Ruhr-regiono.


Tra ĉiuj jardekoj oni diskutis, ĉu la sidejo de la distriktaro daŭre restu en la relative eta kaj ekonomie malmulte signifa urbeto Arnsbergo, kiam en la Ruhr-Regiono kreskis multe pli grandaj kaj ekonomie signifaj urbegoj. Tamen ĝis nun nenio ŝanĝiĝis, kvankam ekzistas planoj pri kreo de nova distriktaro "Ruhr-regiono" post la jaro 2012.



Administra subdivido |





rigardo sur la novan administrejon


La distriktaro konsistas el 7 distriktoj kun sume 78 komunumoj kaj el 5 eksterdistriktaj urboj.
(loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2017)











Distriktoj
Eksterdistriktaj urboj



  1. distrikto Ennepe-Ruhr (324 670 loĝantoj)


  2. distrikto Hochsauerland ("Hochsauerlandkreis") (261 591 loĝantoj)


  3. distrikto Mark ("Märkischer Kreis") (413 383 loĝantoj)


  4. distrikto Olpe (134 808 loĝantoj)


  5. distrikto Siegen-Wittgenstein (277 977 loĝantoj)


  6. distrikto Soest (301 693 loĝantoj)


  7. distrikto Unna (393 934 loĝantoj)





  1. Bochum (365 529 loĝantoj)


  2. Dortmund (586 600 loĝantoj)


  3. Hagen (187 730 loĝantoj)


  4. Hamm (179 185 loĝantoj)


  5. Herne (156 490 loĝantoj)



Dum 1947 la distriktaro estis grupigo de 16 distriktoj kaj 13 eksterdistriktaj urboj. Inter la jaroj 1968 kaj 1975 administra reformo novorganizis la distriktajn limojn, tial ke restis nur la hodiaŭaj 7 distriktoj kaj 5 eksterdistriktaj urboj (vidu supre).




Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retejo germane


  • oficialaj paĝoj de la lando Nordrejn-Vestfalio germane






















flago de Nordrejn-Vestfalio

Administra divido de Nordrejn-Vestfalio

distriktaroj

distriktaro Arnsbergo |
distriktaro Detmoldo |
distriktaro Duseldorfo |
distriktaro Kolonjo |
distriktaro Monastero



distriktoj

urba regiono Aachen |
Borken |
Coesfeld |
Düren |
Ennepe-Ruhr |
Rhein-Erft |
Euskirchen |
Gütersloh |
Heinsberg |
Herford |
Hochsauerland |
Höxter |
Kleve |
Lippe |
Mark (Märkischer Kreis) |
Mettmann |
Minden-Lübbecke |
Neuss |
Oberberg (Oberbergischer Kreis) |
Olpe |
Paderborn |
Recklinghausen |
Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) |
Rhein-Sieg |
Siegen-Wittgenstein |
Soest |
Steinfurt |
Unna |
Viersen |
Warendorf |
Wesel



eksterdistriktaj urboj

Bielefeld |
Bochum |
Bonno (Bonn) |
Bottrop |
Kolonjo (Köln) |
Dortmund |
Duisburg |
Duseldorfo (Düsseldorf) |
Essen |
Gelsenkirchen |
Hagen |
Hamm |
Herne |
Krefeld |
Leverkusen |
Mönchengladbach |
Mülheim |
Monastero (Münster) |
Oberhausen |
Remscheid |
Solingen |
Wuppertal





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto