Distrikto Lippe

Multi tool use

|
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Lippe (apartigilo)
|
Blazono
|
Mapo
|

|

|
bazaj informoj
|
federacia lando: |
Nordrejn-Vestfalio
|
distriktaro: |
Detmold
|
administra sidejo: |
Detmold
|
areo: |
1246 km²
|
loĝantoj: |
349 069 (fine de decembro 2017)
|
aŭtokodo: |
LIP (Lippe, malnove DT por Detmold)
|
La distrikto Lippe situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Detmold. La distrikta teritorio grandparte korespondas al la eksa princlando Lipo, kiu, historie, formale kaj laŭ la memkompreno de siaj enloĝantoj, krom Vestfalio kaj Rejnlando estas la tria landoparto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).
Ene de Nordrejn-Vestfalio, najbaras la distriktoj Herford kaj Minden-Lübbecke norde, Höxter kaj Paderborn sude kaj Gütersloh kaj Paderborn plus la eksterdistrikta urbo Bielefeld okcidente. Krome de la najbara federacia lando Malsupra Saksio oriente najbaras la distriktoj Schaumburg, Hameln-Pyrmont kaj Holzminden.
Administra divido |
La distrikto konsistas el 16 komunumoj, el kiuj 10 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2017.
Urboj
Bad Salzuflen (53 856)
Barntrup ( 8 539)
Blomberg (15 181)
Detmold (74 353)
Horn-Bad Meinberg (17 206)
Lage (35 166)
Lemgo (40 871)
Lügde (9 572)
Oerlinghausen (17 530)
Schieder-Schwalenberg (8 541)
Pliaj komunumj
Augustdorf (10 058)
Dörentrup (7 738)
Extertal (11 217)
Kalletal (13 638)
Leopoldshöhe (16 317)
Schlangen (9 286)
Diversaĵoj |
- La distrikto konatas pro multaj libertempaj ripozocentroj kaj turismaj celoj kiel la bizaraj rokoj Externsteine [prononco Ekstanŝtajne] apud Horn-Bad Meinberg kaj la monumento pri la ĝermana batalisto Arminius, 3 kilometrojn sude de Detmold.
- Specialaj turismaj allogaĵoj estas la Vestfalia Subĉiela Muzeo Detmold kaj la muzeo pri regiona renesanca arto en la kastelo Brake en Lemgo.
- En la tereno de sporto la distrikto aparte sukcesas pri manpilko: la vira teamo de la klubo TBV Lemgo kaj la virina teamo de la klubo HSG Blomberg-Lippe konkuras en la respektive plej alta manpilka ligo de Germanio.
- La distrikto intertempe iĝis la hejmo por multaj elmigrintoj el aliaj ŝtatoj, aparte por rusiaj germanoj kaj rusiaj menonitoj.
- Kulinaraj specialaĵoj estas junipera brando kaj Pickert, speco de patkuko el faruno, gisto, ovoj kaj terpomoj.
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
- Distrikto Lippe en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Distrikto Lippe en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

|
Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
|
distriktaroj
|
distriktaro Arnsbergo |
distriktaro Detmoldo |
distriktaro Duseldorfo |
distriktaro Kolonjo |
distriktaro Monastero
|
distriktoj
|
urba regiono Aachen |
Borken |
Coesfeld |
Düren |
Ennepe-Ruhr |
Rhein-Erft |
Euskirchen |
Gütersloh |
Heinsberg |
Herford |
Hochsauerland |
Höxter |
Kleve |
Lippe |
Mark (Märkischer Kreis) |
Mettmann |
Minden-Lübbecke |
Neuss |
Oberberg (Oberbergischer Kreis) |
Olpe |
Paderborn |
Recklinghausen |
Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) |
Rhein-Sieg |
Siegen-Wittgenstein |
Soest |
Steinfurt |
Unna |
Viersen |
Warendorf |
Wesel
|
eksterdistriktaj urboj
|
Bielefeld |
Bochum |
Bonno (Bonn) |
Bottrop |
Kolonjo (Köln) |
Dortmund |
Duisburg |
Duseldorfo (Düsseldorf) |
Essen |
Gelsenkirchen |
Hagen |
Hamm |
Herne |
Krefeld |
Leverkusen |
Mönchengladbach |
Mülheim |
Monastero (Münster) |
Oberhausen |
Remscheid |
Solingen |
Wuppertal
|
uy,UQwErJ4,Ug9g7B59TCUvVQB,8M H,3ssSPnH,PE,rg
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...