Kapostacio
Kapostacio estas fervoja stacio, kiun trajnoj povas atingi nur de unu flanko. La esprimo estas uzata precipe, se tamen venas linioj de pluraj direktoj. Kapostacioj ekzistas ĉefe en grandaj urboj, kie oni tiel povis pli alproksimiĝi al la centro, tamen kun la malavantaĝo, ke trajnoj devas ŝanĝi direkton.
Por akceli la rapidecon, kapostacio ofte estas transformata al trairebla stacio per tunelo. Tio estas, ekzemple, baldaŭ realigota en Lepsiko kaj planata en Frankfurto ĉe Majno kaj Stutgarto, kaj farita en Bruselo. En Berlino estis konstruita ligo per reloj sur ponto (Stadtbahn). Pro la konstruo de rapidtrajna trako tra Germanio la kapostacio en Kassel perdis superregionan signifon kaj por la rapidtrajnoj estis konstruita speciala stacidomo ekster la urbocentro (Kassel-Wilhelmshöhe).
Trafika efiko |
Pro la neceso inversigi la direkton de trajnoj ties restad-tempoj emas esti pli longaj ol en trairebla stacio, do mezume necesas iom pli da trakoj kaj da kajoj. Aliflanke necesas nur unu trakokampo anstataŭ du. Ĉar ne eblas havi rezervitan spacon malantaŭ la trakofinoj por la okazo de trorapideco, pro sekureco necesas alveturi malrapide.
Pasaĝeroj komencante aŭ finante sian vojaĝon profitas de kapostacio, ĉar eblas al-/foriri laŭ tri direktoj, kaj ĉiuj kajoj povas esti atingeblaj samnivele. Por trajnoj kaj pasaĝeroj nur trairantaj estas eta perdo de tempo.
La situacio estas malsama en urboj kun pluraj kapostacioj dise situantaj, ekzemple Parizo, Londono kaj Vieno (kie oni nun plibonigas la situacion). Tie ofte ne estas trajnaj ligoj inter la stacioj, kaj necesas trairi la urbon per taksio, tramo, buso aŭ metroo por atingi trajnon je la alia flanko.
Famaj kapostacioj |
Berlino
Anhalter Bahnhof, ne plu funkcianta
Schlesischer Bahnhof, iutempe Hauptbahnhof, nun Ostbahnhof, ne plu kapstacio.
Hamburger Bahnhof, uzata kiel muzeo
- Frankfurto-ĉe-Majno
- Lepsiko
- Stutgarto
- Munkeno
Parizo
- Gare d'Austerlitz
- Gare de l'Est
- Gare de Lyon
- Gare Montparnasse
- Gare du Nord
- Gare Saint-Lazare
- Zuriko