La distrikto Hochsauerland, germane Hochsauerlandkreis [prononco Hoĥzaŭalantkrajs], situas en la sudoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Meschede. La distrikto troviĝas en la kompare altaj, montaraj partoj de la arbaroriĉa mezalta montaro Sauerland [prononco Zaŭalant] - tial la nomo. Laŭ areo tiu ĉi distrikto estas la plej granda de la federacia lando. Fine de decembro 2017 la distrikto havis 261 591 loĝantojn.
Ene de Nordrejn-Vestfalio najbaras la distriktoj Soest kaj Paderborn norde, Höxter nordoriente, Siegen-Wittgenstein kaj Paderborn sude kaj Mark (germane Märkischer Kreis) okcidente. Krome oriente najbaras la distrikto Waldeck-Frankenberg de la federacia lando Hesio. La distriko estas trafluata de la rivero Ruhr, kiu fontas iom norde de la urbo Winterberg.
La distrikto ekestis dum la jaro 1975 - kun iom da ŝanĝoj grandparte el la tri antaŭaj distriktoj Arnsberg (aŭtokodo AR), Meschede (aŭtokodo MES) kaj Brilon (aŭtokodo BRI). La tri malnovaj aŭtokodoj intertempe estas tre maloftaj, ĉar ekde la jaro 1975 ne plu disdonitaj, sed ili ankoraŭ validas.
Enhavo
1Administra divido
2Esperanto en la distrikto
3Partneraj regionoj
4Eksteraj ligiloj
Administra divido |
La distrikto konsistas el 12 komunumoj, el kiuj 10 estas urboj. La sekva listo alfabete listigas ĉiujn 12 komunumoj kaj inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2017.
Urboj kaj komunumoj en Hochsauerland
Urboj (Städte)
Komunumoj (Gemeinden)
Arnsberg (73 814)
Brilon (25 501)
Hallenberg (4 485)
Marsberg (19 740)
Medebach (7 976)
Meschede (30 086)
Olsberg (14 634)
Schmallenberg (24 965)
Sundern (Sauerland) (27 871)
Winterberg (12 756)
Bestwig (10 878)
Eslohe (Sauerland) (8 885)
Esperanto en la distrikto |
La distrikta ĉefurbo Meschede havas Esperanto-klubon, en kiu inter alie aktivas la familio Schönberner, kies patro Bernd organizis multajn kursojn kaj filo Till plurajn Internaciajn Seminariojn de Germana Esperanto-Junularo. Inter la 27-a de decembro 2007 kaj la 6-a de januaro 2008 en la urboparto Föckinghausen okazis la 6-a Novjara Renkontiĝo de eŭropaj esperantistoj.
Partneraj regionoj |
distrikto Olesno en Pollando
regiono Megiddo en Israelo
provinco West Lothian en Skotlando (Britio)
Eksteraj ligiloj |
oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
Arnsberg
Meschede
Brilon
Winterberg
Distrikto Hochsauerland en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Distrikto Hochsauerland en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...