Voĉforto

Multi tool use
Voĉforto, la forto de la voĉo, estas variablo en la prozodio de kantado kaj de la parolo, ekzemple en esprimado de emocioj kaj en akcentado de vortoj. Pli alta voĉforto necesas por komuniki trans pli granda distanco kaj en brua ĉirkaŭo.[1] La voĉforto ne spegulas iun solan fiziologian forton uzatan en fonado, sed dependas de aro da faktoroj, kiel la alĝustigo de la gloto, la tensio de la voĉlipoj kaj la subglota premo.[2]
Vario de la voĉforto kaŭzas ĉefe varion de la sonpremo kaj pro tio de la laŭteco. En ordinara parolo, altigo de la voĉforto tamen influas plurajn aldonajn akustikajn kaj psikoakustikajn variablojn.[3] Plej evidenta estas altigo de la tonalto. Ankaŭ la artikulacio estas influita, ĉar oni kutimas paroli per pli malferma buŝo kiam oni altigas sian voĉforton. Akustike, tio rezultas ĉefe en altigita frekvenco de la unua formanto. Ankaŭ la ritmo de la parolo estas influita: En pli laŭta parolo, la vokaloj plilongiĝas.
En klasika kantado, oni penas eviti la kunvariadon inter laŭteco kaj tonalto.
La voĉforto ne estas rekte mezurebla, kaj pro troa interindividua variado ankaŭ ne utilas ordinara psikoakustika metodo, en kiu homoj rekte taksas la variablon. Homoj tamen kapablas taksi la distancon inter parolanto kaj aŭskulanto al kiu la parolanto direktas sin, kaj ili faras tion en sufiĉe unueca maniero. Tiu distanco povas esti konsiderata kiel mezuro de la voĉforto.[4]
Notoj |
↑ En bruo homoj ankaŭ altigas sian voĉforton sen konscii pri tio. Tio estas nomata la "Lombard-efekto", unue priskribita de Étienne Lombard (1911) "Le signe de l'élévation de la voix". Ann. Mal. Oreil. Larynx 37: 101-119
↑ Krome, longeco kaj maso de la voĉlipoj gravas en komparoj inter malsamaj individuoj pro la granda diferenco inter viroj, virinoj, kaj infanoj kun varia aĝo. Tio afektas ĉefe la tonalton, sed ankaŭ la laŭtecon.
↑ Hartmut Traunmüller & Anders Eriksson (2000). “Acoustic effects of variation in vocal effort by men, women, and children”, Journal of the Acoustical Society of America 107 (6), p. 3438–3451. doi:10.1121/1.429414.
↑ Tiu mezuro fakte pli bone korelacias kun la diversaj voĉfortaj variabloj ol kun la vera distanco inter parolanto kaj adresato. Estas tiel pro ioma variado inter parolantoj en la adaptado de la voĉforto al tiu distanco.
Yi,IqQPP9F1lyKBWB 1SdckIm vSLXQz9K2yP5vMM
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...