Valence (Drôme)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valence. |
Valence | |||
---|---|---|---|
Kiosko Peynet ĉe la placo de Champs de Mars | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Drôme | ||
Arondismento | Valence | ||
Kantono | Valence-1, 2, 3, 4 | ||
Komunumaro | Valence Agglo – Sud Rhône-Alpes | ||
Urbestro | Nicolas Daragon (2014–2020) | ||
Insee-kodo | 26362 | ||
Poŝtkodo | 26000 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 405 (2010) | ||
Loĝdenso | 1 728,1 loĝ./km2 | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 44° 56′ N, 4° 53′ O44.93254.89083Koordinatoj: 44° 56′ N, 4° 53′ O | ||
Alteco | 106 ĝis 191 m | ||
Areo | 36,69 km2 | ||
Situo | |||
| |||
Valence [valɑ̃s] estas komunumo en sudorienta Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Drôme, en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havis 63 405 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Valence situas sur la maldekstra bordo de Rodano kaj estas industria centro kaj merkato por agronomiaj produktoj. Ĝi havas romian kapelon kaj renesancan kapelon “Pendentif” (1548). Valence estas rigardata kiel la norda pordego al Provence.
Valence, la romia kolonio Valentia, de la 4-a jarcento estas sidejo de episkopo, kiu ankaŭ posedis la regno-povon super la urbo.
Enhavo
1 Famuloj rilataj al Valence
2 Referencoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Famuloj rilataj al Valence |
Jean-Étienne Championnet (1762-1800), generalo
Jean-Pierre Bachasson de Montalivet (1766-1823), ŝtatisto
Marthe Camille Bachasson de Montalivet (1801-1885), ŝtatisto
Jean Joseph Farre (1816-1887), generalo
Louis Gallet (1835-1898), libretisto kaj verkisto
Paul Ricœur (1913-2005), filozofo
Jacques Tardi (nask. 1946), komik-desegnisto, ilustranto kaj verkisto
Alain Robert (nask. 1962), Freeclimber
Anne-Sophie Pic (nask. 1969), kuiristino
Guillaume Gille (nask. 1976), manpilkisto
Sébastien Chabal (nask. 1977), rugbeisto
Bertrand Gille (nask. 1978), manpilkisto
Referencoj |
↑ Insee. Populations légales 2010 - 26362-Valence (france). Alirita 18-an de junio 2013.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Drôme
- Listo de urboj de Francio
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (france)