Sopronkőhida
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵo
Bazaj informoj |
Sopronkőhida (ŝopronkOhida), (germane Steinambrückl) estas iama vilaĝo en la hungara municipo Sopron, nun urboparto de Sopron. La nomo signifas: Sopron-ŝtono-ponto.
- Situo: 47°43′21″N 16°37′12″O / 47.7225°N, 16.62°O / 47.7225; 16.62 (Sopronkőhida)Koordinatoj: 47°43′21″N 16°37′12″O / 47.7225°N, 16.62°O / 47.7225; 16.62 (Sopronkőhida)
Loĝantaro: 1312 en 2001
Situo |
Sopronkőhida situas norde de Sopron, direkte al la aŭstra komunumo Sankt Margarethen im Burgenland (hungare Margita). En 2001 ĝi havis 1312 loĝantojn.
Historio |
La regiono estis loĝata jam en la malfrua romia tempo, kiel pruvas trovitaj tomboj kun romi-epokaj ornamaĵoj. Ekde 1920 Sopronkőhida situas laŭ la aŭstra landolimo. Post la 2-a mondmilito Fera kurteno konstruiĝis. Inter Sopronkőhida kaj Sankt Margarethen okazis la tuteŭropa pikniko de la 19-a de aŭgusto 1989. Tie depost la dua mondmilito ne estas regula lim-transirejo; la malnova vojo (Pressburger Weg) estis re-uzata nur por la speciala okazo. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla senĝene.
Vidindaĵo |
- prizono