Violette Nozière (filmo)
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Violette Nozière. |
Violette Nozière | |
|---|---|
Originala titolo | Violette Nozière |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1978 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Jean Rabier |
Reĝisoro(j) | Claude Chabrol |
Produktisto(j) | Denis Héroux |
Scenaro | Claude Chabrol · Odile Barski · Hervé Bromberger |
Muziko | Pierre Jansen |
Ĉefrolantoj | Isabelle Huppert · Stéphane Audran · Jean Carmet · Guy Hoffman · Lisa Langlois · Jean-François Garreaud · Bernard Alane · Bernadette Lafont · Dora Doll · Albert Augier · Benoît Ferreux · Dominique Zardi · Fabrice Luchini · François Maistre · François-Eric Gendron · Frédérique Tirmont · Gilbert Servien · Greg Germain · Guy Hoffmann · Henri Attal · Henri-Jacques Huet · Jacqueline Pierreux · Jean Dalmain · Jean Depussé · Jean René Célestin Parédès · Jean-Marie Arnoux · Jean-Pierre Coffe · Jeanne Herviale · Louise Chevalier · Marco Pauly · Mario David · Marius Laurey · Maurice Vaudaux · Michel Dupleix · Rudy Lenoir · Sylvie Moreau · Zoé Chauveau |
IMDb | |
Violette Nozière estas franca filmo de Claude Chabrol aperinta en 1978.
Enhavo
1 Temo
2 Teĥnikaĵoj
3 Rolularo
4 Eksteraj ligiloj
Temo |
La filmo estas inspirita de reala okazintaĵo en 1933 kaj 1934 koncerne junulinon Violette Nozière, akuzitan pro mortigo de sia patro. Dum la 1930-aj jaroj, Violette Nozière estas adoleskantino kiu sekrete prostituas sin; ŝiaj gepatroj, ĉe kiuj ŝi vivas, nenion rimarkas, nek ŝia patro Baptiste Nozière, nek ŝia patrino Germaine Nozière. Ribelante kontraŭ ili pro ilia etburĝa karaktero, ŝi enamiĝas al juna senmonulo, kiun ŝi praktike vivtenas dank'al etaj ŝteloj ĉe siaj gepatroj kaj enspezoj eltiritaj el prostituado.
Dume, ŝiaj gepatroj estas informitaj de la kuracisto de Violette, ke ŝi suferas sifilison. Violette sukcesas pli-malpli konvinki sian patrinon, kvankam suspekteman, kaj sian patron, pli indulgeman, ke iamaniere ŝi heredis la malsanon de ili. Dank'al tiu preteksto, ŝi sukcesas sorbigi al ili kuracilon, kiu riveliĝos venenaĵo. Ŝia patro mortas sed la patrino pluvivas, kaj Violette estas arestita kaj akuzita pro murdo. Por defendi sin, ŝi deklaras, ke ŝia patro sekse atencis ŝin; per abrupta uzo de revenoj en la pasinton, Chabrol konfuzas la spektantojn, kiuj ne plu scias ĉu temas pri mensogo de Violette aŭ pri duon-vero. Konvinkita pro murdo, ŝi estas kondamnita al gilotino, tamen ekstera voĉo sciigas nin, ke iom post iom ŝia puno estos ŝanĝita kaj reduktita ĝis finfine ŝi estos liberigita, ŝi edziniĝos kaj naskos kvin infanojn.
Teĥnikaĵoj |
- Reĝisoro: Claude Chabrol
- Muziko: Pierre Jansen
- Ĝenro: Dramo
- Formato: Kolora
- Lando: Francio
- Daŭro: 124 minutoj
Rolularo |
Isabelle Huppert: Violette Nozière
Stéphane Audran: Germaine Nozière
Jean Carmet: Baptiste Nozière
Jean-François Garreaud: Jean Dabin
Lisa Langlois: Maddy
Bernadette Lafont: Kun-kaptitino
Guy Hoffmann: Juĝisto
Jean Dalmain: Émile
François Maistre: S-ro Mayeul
Philippe Procot: Mastro Vésine-Larue
Bernard Alane: Filo Pinguet
Mario David: Direktoro de karcero
Henri-Jacques Huet: Komisaro Guillaume
Fabrice Luchini: Camus, studento
Greg Germain: Nigra muzikisto (sub la nomo "Grégory Germain")
Zoé Chauveau: Zoé
Maurice Vaudaux: Willy
Dora Doll: S-ino Mayeul
Bruno Rozenker: Studento en kafejo
Jean-Pierre Coffe: Doktoro Déon
Jean Parédès: Surstrata kantisto
Dominique Zardi: Kelnero
Henri Attal: Pasanto
Eksteraj ligiloj |
- Violette Nozière en IMDB