Songhua
La Songhua (ĉine 松花江 Songhua Jiang) estas ĉ. 1.927 km langa rivero en Ĉinio (orienta Azio).
Ĝi fontas en la Changbai-montaro proksime al la ĉina-nordkoreia landlimo kaj trafluas nordorientan Ĉinion – unuafoje en direkto de nordokcidento kaj poste nordoriento. Tiel la akvo fluas tra Manĝurio kaj ankaŭ la milionloĝantan urbon Harbin. Finfine la rivero alfluas la ĉinan-rusan limriveron Heilong (ruse Amur), kies plej grava alfluanto ĝi estas.
La plej longa alfluanto de Songhua estas la rivero Nen.
La 13-an de novembro 2005, Songhua poluiĝis pro serio de eksplodoj en la kemia fabriko de urbo Jilin per benzolo kaj nitrobenzolo. Laŭ oficialalj sciigoj, la riveron alfluis 100 tunoj da benzolo. La 24-an de novembro, la venena tapiŝo atingis la grandurbon Harbin, kie oni ĉesigis la akvoprovizadon. La ĉina registaro malkaŝis la akcidenton nur post unu semajno. La poluita akvo verŝajne komence de decembro atingas Rusion kaj alfluas la riveron Amur ĉe Ĥabarovsk.