Provinco Hadramaut
provinco Hadramaut البيضاء
| |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Al Mukala |
Areo | 167 280 km² |
Loĝantaro | 1 029 462 (stato: censo de 2004) |
ISO-kodo | YE-HD |
La provinco Hadramaut (arabe البيضاء, latinliterigo Muḥāfaẓat Ḥaḍramawt - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Hadramaŭt) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la orienta parto de la lando, de la norda landa limo al Sauda Arabio ĝis la suda limo borde de la Hinda Oceano, oriente de la Golfo de Adeno. La provinco laŭ areo estas la plej granda de Jemeno, kaj havas sian nomon de la antikva regno Hadramaut, kiu multajn jarcentojn tre prosperis pro produktado kaj vendado de olibano.
Laŭ la stato de la censo de 2004 la nuna provinco havis 1 029 462 loĝantojn. La provinca areo estas 167 280 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 6,2 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Al Mukala (aŭ Al-Mukala).
En 2004 la insularo Sokotra, kiu antaŭe estis parto de la provinco Adeno, estis aligita al la provinco Hadramaut. Ankaŭ la insuloj Perim kaj Kamaran en la Ruĝa Maro apartenas al la provinco Hadramaut, kvankam ili - inter Jemeno oriente kaj la limo de Eritreo kaj Ĝibutio okcidente, situas multege pli okcidente ol la tuta resto de la provinca teritorio.
Abjan •
Adeno ('Adan) •
Amran •
Al Bajda •
Ad Dali •
Dhamar •
Al Ĝaŭf •
Hadramaut •
Hadĝa •
Al Hudaida •
Ibb •
Lahiĝ •
Marib •
Al Mahra •
Al Mahŭit •
Rajma •
Sanao (Sana'a) •
ĉefurba distrikto Sanao •
Sada •
Ŝabua •
Taiz