Duto




Duto (aŭ sekundo) estas intervalo inter du sinsekvaj tonoj de diatona gamo.




Enhavo






  • 1 Variaĵoj


  • 2 Difinate per tonsilaboj


    • 2.1 Kodaje


    • 2.2 Bharate




  • 3 Aŭdaj ekzemploj


  • 4 Vidu ankaŭ





Variaĵoj |



Notenbeispiel Sekunde.gif
Ekzemploj de dutoj



Dutoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj estas



  • la granda dutoplenduto (a), kiu konsistas el la intervalo de plentono kaj

  • la eta dutoduonduto (b), kiu konsistas el la intervalo de duontono.


Multe pli maloftas


  • la aŭgmentita duto (c), kies intervalo duontonon pli grandas ol la "granda duto", kaj

nur teorie ekzistas


  • la diminuita duto (d), kies du tonoj fakte same sonas.


Difinate per tonsilaboj |


Pli precize eblas difini muzikajn intervalojn per tonsilaboj: Duto estas intervalo inter tono kaj skale sekva tono.



Kodaje |


Tonalto de toniko <Kodály> [do] estas 2 (kaj de [Do] estas 1). Duto de [do]



  • al [re] estas 9/8 = 1,125

  • al [ri] estas 9/8 * 25/24 = 75/64 = 1,171875

  • al [ra] estas 9/8 * 24/25 = 27/25 = 1,08



Bharate |


Hinde tonalto de toniko <Bharata> [sa] estas 2 (kaj de [Sa] estas 1). Duto de [sa]



  • al [ra] estas 33/32 = 1,03125

  • al [ri] estas 16/15 = 1,0666...

  • al [ru] estas 10/9, = 1,111...

  • al [re] estas 9/8 = 1,125


La ĉi-supraj ciferoj montras la relativajn diferencojn de frekvencoj de tonoj.



Aŭdaj ekzemploj |



  • Eta duto (duontono):

    • supren Pri tiu ĉi sono C-D bemola

    • suben Pri tiu ĉi sono C-B



  • Granda sekundo (plentono):

    • supren Pri tiu ĉi sono C-D

    • suben Pri tiu ĉi sono C-B bemola





Vidu ankaŭ |


  • Intervalo



Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto