Jongny












































Jongny

Blazono de Jongny


Blazono de Jongny

Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Riviera-Pays-d'Enhaut

Koordinatoj 

46°28′39″N 6°50′47″O  /  46.4775°N, 6.84639°O / 46.4775; 6.84639 (Jongny)Koordinatoj: 46°28′39″N 6°50′47″O  /  46.4775°N, 6.84639°O / 46.4775; 6.84639 (Jongny)
Nombro de enloĝantoj
1466
Areo
2,16 km²
Alteco
639 m super marnivelo
Poŝtkodo
1805
Komunumkodo
5885

Mapo de Jongny


Mapo de Jongny







v  d  r


Information icon.svg



Jongny estas komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1466 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo Jongny situas sur la sudokcidenta deklivo de la Monto Pélerin, proksimume 3 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Vevey. La komunumo konsistas el la vilaĝo Jongny kun la kvartaloj Cherpenaux, Macconex, La Perrette kaj La Tuilière[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,16 km², de kiuj 18,1% estas kovritaj de arbaro, 52,8% servas por agrikulturo kaj 28,7% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Jongny limas en nordo al Attalens (FR), en oriento kaj sudo al Corsier-sur-Vevey, kaj en okcidento al Chardonne.



Trafiko |


Tra Jongny pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Vevey al Friburgo. La plej proksima aŭtovojalveturejo situas 3 kilometrojn oriente de la komunumo ĉe la vojnodo inter la svisa aŭtovojo A9 kaj la svisa aŭtovojo A12.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Jongny datiĝas el la jaro 1168 kiel Iaunie. Ĝis 1536 Jongny apartenis al la episkopo de Laŭzano. Sub berna regado ĝi estis parto de la Voktejo Laŭzano kaj parto de la Grandparoĥo Corsier. Post la Helveta Revolucio ĝi fariĝis aparta politika komunumo kaj estis atribuita al la Distrikto Vevey, kun kiu ĝi ĝis 1803 apartenis al la Kantono Lemano kaj poste fariĝis parto de la tiam fondita Kantono Vaŭdo.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Elisabeth Salvi: Jongny en Historia Leksikono de Svislando (2008-01-30)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Jongny

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jongny – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)






Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto