Provinco Adeno
provinco Adeno
| |
---|---|
arabe عدن
| |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Adeno |
Areo | 760 km² |
Loĝantaro | 590 413 (censo de 2004) |
ISO-kodo | YE-AD |
La provinco Adeno (arabe عدن, latinliterigo Muḥāfaẓat ʿAdan - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Adan) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la pleja sudo de la lando, borde de la samnoma Golfo de Adeno.
Laŭ la stato de la censo de 2004 la provinco havis 590 413 loĝantojn. La areo estas 760 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 776,9 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Adeno.
Ĝis la jaro 2004 la insularo Sokotra estis parto de la provinco Adeno, nun ĝi apartenas al la provinco Hadramaut.
Abjan •
Adeno ('Adan) •
Amran •
Al Bajda •
Ad Dali •
Dhamar •
Al Ĝaŭf •
Hadramaut •
Hadĝa •
Al Hudaida •
Ibb •
Lahiĝ •
Marib •
Al Mahra •
Al Mahŭit •
Rajma •
Sanao (Sana'a) •
ĉefurba distrikto Sanao •
Sada •
Ŝabua •
Taiz