Ruanda lingvo
ruanda | ||
Kinyarwandi | ||
Parolata en | Barato | |
Parolantoj | 9 800 000 | |
Denaskaj parolantoj | 20 milionoj | |
Skribo | Latina skribo | |
Lingvaj kodoj | ||
---|---|---|
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | rw | |
ISO 639-2 | kin | |
ISO 639-3 | kin | |
SIL | KIN | |
Glottolog | kiny1244 | |
Angla nomo | Kinyarwanda | |
Franca nomo | kinyarwanda | |
Vikipedio | ||
La ruanda lingvo (nacilingve kinyarwanda aŭ rwanda; kodoj laŭ ISO 639: kin, rw) estas bantua lingvo parolata en Ruando kaj en limaj regionoj de la Demokratia Respubliko Kongo, Ugando kaj Tanzanio kun proksimume 9 milionoj da parolantoj. Ĝi estas etna lingvo de la Hutuoj, Tucioj, Mulenganoj (Banjamulengoj) kaj Tvaoj. La ruanda lingvo estas apud la angla kaj la franca oficiala lingvo en Ruando. Komence de la 20-a jarcento okazis skribitigo de la lingvo surbaze de la latina alfabeto.
Ĝi tre similas al la burunda, kun kiu ĝi estas interkomprenebla.
Vortprovizo |
Amahoro = paco
Amakuru = Kio nova? / Kiel vi fartas?
Amakuru ni meza = Mi fartas bone / Ni ambaŭ fartas bone
Muraho = Bonan tagon
Wiriwe = Bonan tagon (ekde la 11:00 h)
Ndagukunda = Mi amas vin.
Maurakoze = Danke
vuba = rapide
Bite = Kiel vi fartas?
kuririmba = kanti
kurya = manĝi
icyayi = teo
umugabo = viro
umugore = virino
umwana = infano
Vidu ankaŭ |
- Lingvistiko
- Listo de lingvoj
- Lingva familio
Eksteraj ligiloj |
- http://www.unicef.org/french/infobycountry/rwanda_statistics.html
- http://www.survie-alsace.org/Afrique/Burundi/gatumba.htm
- http://www.bbc.co.uk/greatlakes
- http://www.rwanda-forum.new.fr