Majo de 2016






























































majo

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di



1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31



aranĝo de 2019
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en majo 2016:


1-a de majo


  • Libano Tago de laborista lukto en multaj landoj. En Bejruto, por unua fojo en arabaj landoj, oni organizis lukton de hejmlaboristinoj, ĉefe el Azio kaj Afriko, kiuj manifestaciis surstrate postulante laborrajtojn.

3-a de majo


  • Indonezio En la provinco Papuo de Indonezio ĉirkaŭ 2 000 personoj estis arestitaj kiam protestis kontraŭ la aligo de la provinco al Indonezio. El ili kelkaj centoj restis arestitaj.

5-a de majo


  • Kanado Enormaj incendioj ĉirkaŭ la kanada urbo Fort McMurray devigas elhejmigon de ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj.

6-a de majo


  • TurkioSirio Ĵurnalistoj Can Dundar kaj Erdem Gul kondamnitaj al enprizonigo de kvin jaroj ĉar ili disvastigis informojn pri sendo de armiloj el Turkio al Sirio.

7-a de majo


  • Anglio La pakistandevena Sadiq Khan iĝas la unua islama urbestro de Londono.

8-a de majo


  • Grekio Grekaj civitanoj protestas kontraŭ nova ŝparprogramo, kiu mallongigas la pensiojn kaj ŝparus 1,8 miliardojn da eŭro por la fisko.

9-a de majo


  • Ĉina Popola Respubliko 34 mortintoj pro terglito en Fuĝjan, Ĉinio.

11-a de majo


  • Irako Atenco kontraŭ merkato kaj aliaj du atencoj kontraŭ kvartaloj de ŝijaistoj en Bagdado okazigas ĉirkaŭ 100 mortojn.

15-a de majo



  • Irako 11 mortoj kaj 21 vunditoj pro atako kontraŭ ŝtata gasfabriko en Taji (42 km norde de Bagdado), en Irako.


  • Jemeno 25 personoj mortis konsekvence de memmortiga atenco kontraŭ policejo en Mukalla (sudo de Jemeno).


19-a de majo



  • Egiptio Aviadilo portanta 66 personojn falas enmaren kiam flugis el Parizo al Egiptio.


  • Italio Mortis radikala itala politikisto Marco Pannella.


21-a de majo


  • AfganioPakistanoUsono Usona atako okazigas la morton de la afgana talibanestro Aĥtar Mansur, en Keta, Pakistano.

23-a de majo


  • Sirio Cento da mortoj pro diversaj atencoj fare de Islama Ŝtato ĉe la marborda regiono de Sirio.

24-a de majo


  • Turkio La turka ministroprezidanto kaj gvidanto de la partio AKP Ahmet Davutoğlu retiriĝis. Binali Yıldırım transprenis ĉi tiun pozicion.

29-a de majo


  • GermanioFrancioRumanio Eksterordinaraj inundoj en Germanio, Francio kaj Rumanio.



  • Majo de 2016 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Majo de 2016 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Majo de 2016 en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)






Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto