Konsilio de la Eŭropa Unio




La Konsilio de la Eŭropa Unio formas (kun la Eŭropa Parlamento) la leĝdonan filion de la Eŭropa Unio (EU). Ĝi konsistas el ministroj de registaroj de ĉiu membra ŝtato en la EU.


Ne konfuzu ĝin kun la Konsilio de Eŭropo, kiu estas tute aparta internacia organizo, nek kun la Eŭropa Konsilio, kiu estas aparta (sed rilata) institucio de la EU.


La Konsilion asistas COREPER, kiu konsistas el reprezentantoj de la membraj ŝtatoj je la nivelo de diplomatoj aŭ altnivelaj ŝtatoficistoj. COREPER ĝenerale preparas la tagordon de la Konsilio, kaj negocias malĉefajn kaj ne-debateblajn aferojn, forlasante la debateblajn aferojn al diskuto de la Konsilio.


Kvankam laŭleĝe la konsilio estas unuopa, praktike ĝi dividiĝas al kelkaj apartaj konsilioj, kiuj traktas apartajn kampojn. La Konsilio de Ĝeneralaj Aferoj estas la plej grava el tiuj ĉi, enhavante la ministrojn pri eksteraj rilatoj de la EU-membroŝtatoj. Ĉiu konsilio enhavas malsaman specon de ministroj. Do, ekzemple, la Konsilio de Agrikulturo enhavas la ministrojn pri agrikulturo, ktp.


La konsilio havas prezidenton kaj ĝeneralan sekretarion. La prezidento de la konsilio estas la ministro pri eksteraj rilatoj de la ŝtato kiu tenas la prezidantecon en la Eŭropa Unio; dume la ĝenerala sekretario estas oficisto, la estro de la Sekretariejo de la Konsilio. La Ĝenerala Sekretario servis kiel la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP). La nuntempa ĝenerala sekretario estas Jeppe Tranholm-Mikkelsen.





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto