Duklando Bavario














































Duklando Bavario
Origina nomo

Herzogtum Baiern germane






← Orientfranka imperio

548 – 788
907 – 1623

Elektoprinclando Bavario →


Armoiries Bavière.svg



Geografio

Bavarujo post la divido en 1392

Bavarujo post la divido en 1392


Ĉefurbo:


Regensburg (ĝis 1255)
Munkeno (ekde 1505)


Loĝantaro

Nacia konsisto:


germanoj



Lingvoj:


germana



Religio:


Katolikismo


Ŝtat-strukturo


Ŝtat-strukturo:


ĉirkaŭ 548-788 Triba duklando (unua)
788-907 Reĝlando de Karolidoj en Bavario
907-1180 Triba duklando (dua)
1180-1623 Teritoria ŝtato en la Sankta Romia Imperio


Patrina lando:



Karolida imperio, Orientfranka imperio, Sankta Romia Imperio


Pereo:


Rangaltiĝo al elektoprinclando









Antaŭaj ŝtatoj:



Orientfranka imperio
Orientfranka imperio


Postsekvaj ŝtatoj:



Elektoprinclando Bavario
Elektoprinclando Bavario


Historio








v  d  r


Information icon.svg



La Duklando BavarioDuklando Bavarujo, germane Herzogtum Baiern, estis historia teritorio, antaŭulo de la hodiaŭa Bavario.



Eta kronologio |



  • ĉirkaŭ 548-788 Triba duklando (unua), regata de la dinastio Agilolfidoj (Agilolfinger). Lasta duko estis Tasilo la 3-a.

  • 788-907 Reĝlando de Karolidoj en Bavario. Karolidoj ekde Karolo la Granda ĝis Ludoviko la Infano regis Bavarion kiel reĝoj aŭ subreĝoj de la Orientfranka imperio.

  • 907 Margrafo Arnulf ekhavas titolon de duko

  • 907-1180 Bavario iĝis unu el la kvin germanaj "tribaj duklandoj" (Stammesherzogtümer) de la Orientfranka imperio (la aliaj estis Saksio, Frankonio, Ŝvabio kaj Loreno). La duklandon regas sinsekve diversaj dinastioj: Luitpoldidoj, Liudolfidoj, Luksemburganoj, Salioj, Ezzonen, Northeimer, Velfoj, Babenbergoj. La lasta velfa duko, Henriko la Leono, estis venkita de imperiestro Frederiko Barbarossa, kiu donis Bavarion al la Vitelsbaĥa dinastio. La Vitelsbaĥoj ekde tiam regis Bavarion de 1180 ĝis 1918.




Duklando Bavario dum sia plej granda etendiĝo, 952 ĝis 976


  • 976 Imperiestro Oto la 2-a detronigis la bavaran dukon Henriko la 2-a, nomata "Henriko la Kverelanto", kaj samtempe apartigis la markion Karantanio de Bavario kaj levis ĝin al propra duklando Karintio. Ankaŭ la markio de Verono kaj Friuli estis apartigitaj de Bavario, kiu fariĝis je triono malpli granda. Memstara parto, sed ankoraŭ ligita al Bavario, fariĝis la Orienta Markio, kiun donacis imperiestro Oto la 2-a al la babenbergano Leopoldo la 1-a. Tiu markio nomitis ekde 996 Regio Ostarricchi, ekde 1130/1135 Marchio Austriae. En 1156 ĝi estis efektive apartigita de Bavario kaj plialtigita al duklando Aŭstrio; ĝi iĝis poste arkiduklando Aŭstrio kaj kerno de la nuna Aŭstrio. - De 1027 ĝis 1180 ankaŭ Tirolo apartenis al Bavario.

  • 1180-1623 Duklando en la Sankta Romia Imperio

    • 1255-1340 Divido en du partojn: Supra kaj Malsupra Bavario

    • 1349-1508 Denove dividita: Kvar partoj estis regataj kiel memstaraj duklandoj de diversaj vitelsbaĥaj familio-branĉoj, kiuj ofte militis unu kontraŭ la alia. Ili estis:

      • Bavario-München


      • Bavario-Ingolstadt (ĝis 1447, tiam aligita al Bavario-Landshut)

      • Bavario-Landshut

      • Bavario-Straubing






  • 1623-1806 Elektoprinclando en la Sankta Romia Imperio

  • 1806-1918 Reĝlando
    • 1871-1918 parto de la Germana Imperiestra Regno




Vidu ankaŭ |


  • Kategorio: Dukoj de Bavario










Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto