Tornio
Tornio | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.tornio.fi | |
Provinco | finna Laponio |
Fondita | 1621 |
Areo | 1,227 km² |
Loĝantaro | 22,297 |
Finnlingvaj | 98,7% |
Svedlingvaj | 0,3% |
Tornio, finne Tornio, svede Torneå, samee Duortnus, estas malgranda urbo en la Laponia provinco de Finnlando, mallonge en finna Laponio, apud la sveda landlimo kaj la lima rivero (finne Tornionjoki, svede Torne älv). Vid-al-vide trans la rivero troviĝas la sveda urbo Haparanda, kun kiu Tornio proksime kunlaboras.
Tornio estas fondita de sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo en jaro 1621.
Nuntempe areo de Tornio estas 1 227,1 km² kaj ĝi havas 22 295 loĝantojn.
En la regiono ĉirkaŭ Tornio parolatas la tornival-finna lingvo, meänkieli, unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo