Sulz am Neckar
Sulz am Neckar | |||||
| |||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||
Distrikto | Distrikto Rottweil | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 48°21′46″N 08°37′54″O / 48.36278°N, 8.63167°O / 48.36278; 8.63167 (Sulz am Neckar)Koordinatoj: 48°21′46″N 08°37′54″O / 48.36278°N, 8.63167°O / 48.36278; 8.63167 (Sulz am Neckar) | ||||
Alto super la marnivelo | 443 m | ||||
Areo | 87,60 km² | ||||
Loĝantaro | 12267 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (septembro 2018)] | ||||
Telefona antaŭkodo | 07454 | ||||
Poŝtkodo | 72168–72172 | ||||
Aŭtomobila kodo | RW | ||||
Oficiala Municipokodo | 08325057 | ||||
Subdivido | 9 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||
Komunumestro | Gerd Hieber | ||||
Adreso de la administrejo | Obere Hauptstraße 2 72172 Sulz am Neckar | ||||
Oficiala retejo | http://www.sulz.de | ||||
Sulz am Neckar estas urbo kaj komunumo en Germanujo. Ĝi troviĝas en la distrikto Rottweil, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 12 267 loĝantojn.
Enhavo
1 Geografio
2 Trafiko
3 Historio
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Baptista Preĝejo en Sulz am Neckar
La luterana kirko
La katolika kirko
Sulz am Neckar sitas norde de la Nigra Arbaro ĉe la bordo de la rivero Neckar. Kun areo de 87,60 km² la urbo estas laŭ teritorio la plej granda komunumo de la distrikto Rottweil.
Trafiko |
Sulz disponas pri stacidomo ĉe la tiel nomita Gäubahn de Stutgarto al Singen kaj estas haltejo de regionaj eksprestrajnoj, kiuj cirkulas en hora kadenco al Stutgarto kaj Rottweil kaj en duhora kadenco al Singen.
La urbo Sulz disponas pri alveturejo al la germana aŭtovojo A81.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Sulz am Neckar datiĝas el la jaro 790 kiel villa publica Sulza.
Vidu ankaŭ |
- Aliaj lokoj kun la nomo Sulz
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (germane)
| ||||||