Ulrich Lins
Ulrich Lins | |
---|---|
Historiisto | |
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1943 en Bonn, Germanio |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Profesio | esperantisto, historiisto |
Lingvoj | Esperanto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | La Danĝera Lingvo |
Esperantistiĝis en | 1958 |
Ulrich LINS [ULriĥ LINS] (naskiĝis en 1943 en Bonn, Germanio) estas historiisto.
Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li en la institucio Germana Akademia Interŝanĝa Servo okupiĝis pri la interŝanĝo de universitatanoj inter Germanio kaj aliaj landoj.
Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :
1964-1969: Estrarano de TEJO
1967-1969: reprezentanto de TEJO ĉe la estraro de UEA
1970-1974: kunredaktoro de Kontakto (kun Simo Milojević)
1989-1995: vicprezidanto de UEA
En 2018 oni donacis al li festlibron okaze de lia 75-a naskiĝtago.
Verkoj |
- Aŭtoro de:
La Danĝera Lingvo (eldonoj: 1973, 1988, 1990, 2016), aperinta ankaŭ en la lingvoj angla, germana, itala, japana, korea, litova kaj rusa.
Utila Estas Aliĝo : Tra la unua jarcento de UEA, UEA: Rotterdam 2008
- Kunredaktoro de:
Esperanto en Perspektivo (kun Ivo Lapenna kaj Tazio Carlevaro, 1974)- Germanlingva libro pri german-japanaj rilatoj (1977)
- Dekdu-voluma japanlingva verko pri Germanio (1981-1986)
- Duvoluma verko japanlingva pri Germanio (1992, 1999)
- Festlibro por Humphrey Tonkin (kun Detlev Blanke, 2007)
Eksteraj ligiloj |
Trovu « Ulrich Lins » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Verkoj de kaj pri Ulrich Lins en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo