Anekso
Anekso estas unuflanka aligo de fremda teritorio al ekzistanta ŝtata tutaĵo sen libera konsento de la loĝantaro, kiu vivas en tiu ĉi teritorio. Ĝi estas ofte kunigita kun perforta realigado de nova ŝtata potenco.
Klasika ekzemplo estas kazo, kiam venkinto de armita konflikto parte aŭ tute aneksas la teritorion de kontraŭulo.
Post Dua mondmilito, anekso de fremda teritorio ofte ne akiros internacian agnoskon flanke de ceteraj ŝtatoj, pro tio, aneksanta ŝtato ĝenerale postulas "moralajn" aŭ historiajn kialojn al anekso. Tiel Ĉinio postulas ke Tibeto "ĉiam estis parto de Ĉinio", kaj Israelo postulis "sekurecajn kialojn" por anekso de Golanaj Altaĵoj.
Ekzemploj de anekso |
Usono aneksas Teksason – 1848,
Hispanio aneksas Dominikanan respublikon – 1861,
Nordgermana Federacio aneksas francajn Alzacon kaj Lorenon - 1871
Havajaj insuloj aneksitaj de Usono – 1898,
Bosnio kaj Hercegovino aneksita de Aŭstrio-Hungario – 1908,
Japanio aneksas Koreon – 1910,
Granda Britio aneksas Kipron – 1914,
Etiopio aneksita de Italio – 1936,
Germanio aneksas Aŭstrion – 1938 (ofte oni disputas pri tio, kiom estis la anekso de Aŭstrio al Germanio unuflanka kaj perforta),
Orienta Pollando aneksita de Sovetunio – 1939,
Sovetunio aneksas ŝtatojn ĉe Balta maro: Litovion, Latvion, Estonion kaj la rumanan Besarabion – 1940,
Sud-Afrika respubliko aneksas Namibion – 1949,
Tibeto aneksita de Ĉinio – 1949,- Orienta Jerusalemo aneksita de Jordanio – 1950,
Portugala Barato aneksita al Barato - 1954-1962
Indonezio aneksas Orientan Timoron – 1975,
Barato aneksas Sikimon - 1975
- Orienta Jerusalemo aneksita de Israelo – 1980,
Golanaj Altaĵoj apartenanta al Sirio aneksita de Israelo – 1981,
Irako aneksas Kuvajton – 1990, kio kaŭzis Golfan Militon
Rusio aneksis Krimeon -2014 (agnoskitan nur de Sirio, Nord-Koreio, Serbio, Armenio kaj Afganio)
Vidu ankaŭ |
- Anschluss
- Dispartigoj de Pollando-Litovio