Provinco Badaĥozo
Badaĥozo (hispane Badajoz) estas provinco de Hispanio, apartenanta al la regiono de Ekstremaduro, kie okupas ties sudan parton. Ĝi situas sudokcidente de la Iberia Duoninsulo, landlime kun Portugalio.
Ĝi limas oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, kun ties provincoj de Toledo kaj Reĝurbo. Sude ĝi limas kun la provincoj de Onubo kaj Sevilo kaj sudoriente kun tiu de Kordovo, ĉiuj en Andaluzio. Norde estas la samregiona provinco de Cáceres, kiu, kun tiu de Badaĥozo, formas la regionon de Ekstremaduro. Okcidente, troviĝas Portugalio.
Per surfaco de 21.766 km², Badaĥozo estas la plej ampleksa provinco de Hispanio. La alia provinco de Ekstremaduro, Cáceres, estas la dua laŭ surfaco, per 19.868 km².
En la provinco Badaĥozo, troviĝas Merido, ĉefurbo de Ekstremaduro. Tamen la plej loĝata urbo estas Badaĥozo, urbo el kiu la provinco prenas nomon kaj kiu estas la ĉefurbo de la provinco.
Enhavo
1 Demografio
1.1 Plej loĝataj municipoj
2 Distriktoj de Badaĥozo (komarkoj)
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Demografio |
La provinco de Badaĥozo havas 678.459 loĝantoj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007), kun denseco de loĝantaro de 31,17%, sube de la nacia averaĝo (89,57 loĝ/km²). 49,5% estas viroj kaj 50,5% resta virinoj.
Ĝi estas la 22a plej loĝata provinco de la lando, tuj post Gipusko (694.944) kaj antaŭ Jaén (664.742). Ĝi superas en preskaŭ 270.000 loĝantoj la samregionan Cáceres (411.531), la alia ekstremadura provinco.
21,4% de ties loĝantoj loĝas en la urbo de Badaĥozo, kiu, kun loĝantaro de 145.257 personoj, elstaras kiel la plej loĝata loko de la provinco kaj la regiono. La sekva urbo laŭ loĝantaro estas Mérida, kun 54.894 loĝantoj en 2007. Krome, aliaj sep superas la 10.000 loĝantojn.
Plej loĝataj municipoj |
La provinco Badaĥozo havas totale 164 municipojn, pro kio ĝi posedas 2,02% de la municipoj de Hispanio (8.112). La dudek plej loĝataj estas la jenaj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007):
Badaĥozo: 145.257 loĝantoj
Mérida: 54.894 loĝantoj
Don Benito: 34.540 loĝantoj
Almendralejo: 31.072 loĝantoj
Villanueva de la Serena: 25.318 loĝantoj
Zafra: 16.014 loĝantoj
Montijo: 15.711 loĝantoj
Villafranca de los Barros: 13.084 loĝantoj
Olivenza: 11.652 loĝantoj
Jerez de los Caballeros: 9.828 loĝantoj
Azuaga: 8.501 loĝantoj
Los Santos de Maimona: 8.087 loĝantoj
Guareña: 7.326 loĝantoj
Fuente del Maestre: 6.920 loĝantoj
Castuera: 6.675 loĝantoj
Calamonte: 6.095 loĝantoj
Llerena: 5.995 loĝantoj
San Vicente de Alcántara: 5.841 loĝantoj
Alburquerque: 5.805 loĝantoj
Oliva de la Frontera: 5.718 loĝantoj
Kelkaj municipoj ne havas eĉ 200 loĝantojn. Tia estas la kazo de Capilla (189 loĝantoj), Reina (189), Casas de Reina (173), Risco (167) kaj El Carrascalejo (77), la kvin malplej loĝataj de la provinco en 2007.
Distriktoj de Badaĥozo (komarkoj) |
La nordo de la provinco trapasas la rivero Gvadiano kiu formas du naturajn distriktojn en sia valo dividitajn de la urbo Mérida, nome Vegas Bajas kaj Vegas Altas, en la centro kaj sudo estas du centraj ebenaj distriktoj nome Tierra de Barros dediĉita al agrikulturo kaj La Serena dediĉita al agrikulturo kaj ŝafobredado, en la sudo kaj supraj dekstra kaj maldekstra anguloj estas pli montaraj regionoj, nome sude Sierra Morena kaj Los Montes kaj Alburquerque, pli kompleta distribuo estas la jena:
- Campiña Sur
- La Serena
- La Siberia
- Llanos de Olivenza
- Sierra Suroeste
- Tentudía
- Tierra de Badajoz
- Tierra de Barros
- Vegas Bajas
- Vegas Altas
- Distrikto de Zafra
Vidu ankaŭ |
- Blazono de la provinco de Badajoz
- Municipoj de la provinco de Badajoz
- Distriktoj de Ekstremaduro
- Diputación de Badajoz
Eksteraj ligiloj |
- Oficial retejo de Badajoz