Jaropolko la 1-a
Jaropolko Svjatoslaviĉ | ||
|---|---|---|
Grandprinco de Kievo | ||
Regado | 972 - 978/980 | |
Antaŭulo | Svjatoslav la Brava | |
Regento | Sveneldo | |
Sekvanto | Vladimiro la Granda | |
| Persona informo | ||
Devena nomo | Ѩрополкъ Свѧтославичъ | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 955 (0955-01-01) en Kievo | |
Morto | 978/980 en Kievo | |
Tombo | Church of the Tithes [#] | |
Lingvoj | antikva rusa lingvo [#] | |
| Familio | ||
Dinastio | Rjurikidoj | |
Patro | Svjatoslav la Brava | |
Patrino | nenomita | |
Gefratoj | Vladimiro la 1-a de Kievo • Olego la Drevlana [#] | |
Edzino | Julia, greka monaĥino | |
Idoj | Svjatopolko la 1-a | |
| Profesio | ||
Okupo | monarko [#] | |
Palatina princo de Kievo | ||
Regado | 970 - 972 | |
Sekvanto | Svjatopolko la 1-a | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Jaropolko la 1-a estis grandprinco de Kievo de 972 ĝis 980. Li estis la plej aĝa filo de Svjatoslavo.
Enhavo
1 Nomo
2 Grandprinco de Kievo
3 Interna milito kaj pereo
4 Parencaro
Nomo |
Nomo «Jaropolk» konsistas el slavaj vortoj «Jaryj» (Ѩръıи — hela) kaj «polk» (Полкъ — popolo; komparu kun germana Volk).
Grandprinco de Kievo |
Naskiĝdato kaj patrino ne estas konataj. Unue Komenca kroniko mensciis lin je 968.
Je 970 lia patro, Grandprinco Svjatoslav, komencis militon kontraŭ Bizanca Imperio kaj enoficigis filon kiel Palatino de Kievo. Kiam je 972 Svjatoslavo pereis, li iĝis Grandprinco. Liaj fratoj, Olego kaj Vladimiro, regis kiel liaj palatinoj.
Li kontaktadis kun germana imperiestro Otto la 2-a kaj kun Papo. Laŭ ĥronikoj li simpatiis al kristanoj.
Interna milito kaj pereo |
Je 977 komencis interna milito inter Jaropolko kaj liaj fratoj, princo de drevlanoj Olego kaj novgoroda princo Vladimiro. Jaropolko, pro persvadoj de Sveneldo, atakis drevlanan princlandon. Dum retreto, Olego pereis. Post la ekscio pri morto de Olego, Vladimiro elvenis al Svedio aŭ Baltio. Tiel Jaropolko iĝis grandprinco de tuta Kieva Regno.
Je 980 Vladimiro revenis. Komence li liberigis Novgorodon, poste aneksis Polockon, kaj venis al Kievo. Pro perfido Jaropolko estis murdita.
Laŭ Komenca kroniko Jaropolko estis mortita je 980, sed laŭ la plej antikvaj fontoj lia morto estis je 11-a de junio 978.
Jaropolko havis edzinon, kia post la lia morto naskis Svjatopolkon.
Parencaro |
Ruriko
Igor de Kievo kaj Olga de Kievo
Svjatoslav la 1-a de Kievo — patro
Jaropolko
Svjatopolko la 1-a — filo?
Olego la Drevlana — frato
Vladimiro la 1-a de Kievo — frato
- Gleb — onklo