Tiso















































































Tiso

ukraine: Тиса, slovake: Tisa, hungare: Tisza, germane: Theiß
rivero

Szeged-tisza3.jpg

Tiso en Szeged

Landoj




Kelkaj gravaj alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj


 - dekstraj alfluantoj


Kelkaj urboj




Ĉefa fontrivero
Blanka Tiso
 - alteco
2 020,0 m
Apuda fontrivero
Nigra Tiso
Enfluejo

Danubo
 - situo
Novi Sad

Suma longo
1 358 km (844 mi)
Suma akvokolektejo
156 087 km² (15 608 700 ha)
Trafluo

 - mezproksima

800 m³/s
 - maksimuma

4 000 m³/s
 - minimuma

200 m³/s




Mapo de la rivero kaj suda parto de Danubo


Mapo de la rivero kaj suda parto de Danubo



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tisza




Tiso ĉe Tokaj




Enfluo de Tiso en Danubon


Tiso estas karpatodevena rivero, kiu fontas en Ukrainio kaj fluas tra Hungario, Rumanio kaj Slovakio antaŭ ol flui en Danubon en Serbio. Ĝi estas la dua plej granda rivero en Hungario.


Aliaj nomoj:



  • Cisa (pole)

  • Pathissus (latine)

  • Theiß (germane)

  • Tisa (rumane, slovake)

  • Тиса (bulgare, ruse, ukraine)

  • Tisia (latine)

  • Tibisco (itale)

  • Tissus (latine)

  • Tisza (hungare)


Ĝia longo estas 1.358 km, la akvokolekta areo estas 157.186 km². Tiso originas en Ukrainio en Karpatoj kaj trafluas ankoraŭ Rumanion, Hungarion, Serbion, krome en mallonga parto estas limorivero inter Hungario kaj Slovakio, fine verŝiĝas en Danubon.


La nomo Tiso estas en PIV2002. En Hungara-Esperanta Mezvortaro (1993) kaj multloke en la literaturo (Kalocsay) oni nomas ĉi tiun riveron Tibisko, sed Tibisko estas (ankaŭ) alia rivero.


La hungaroj donis epiteton al la rivero: "blonda". Ankaŭ Petőfi ligiĝas al Tiso, en siaj poemoj ofte mencias ĝin. Aparte menciindas efemeroj, ĉar la tisa efemero dum kurta tempo amase flugas super Tiso. Tiun fenomenon la hungaroj nomas florado de Tiso.


La rivero ĝis la 19-a jarcento esis meandra kaj ofte faris inundojn. Laŭ planoj de István Széchenyi la rivero estas reguligita kaj iĝis pli rekta. Tial iĝis ankaŭ nuntempe videblaj branĉoj, tiel nomata Morta Tiso. Laŭ la rivero ofte inundejoj etendiĝas. La serba kaj preskaŭ la tuta hungara partoj estas navigeblaj.


En Kisköre en 1975 oni faris baraĵon, la estiĝinta artefarita lago Tiso (lago) estas turista paradizo, per la kolektita akvo oni akvumas en la regiono ĝis la rivero Körös. En Tiszalök estas akvonodo, kiun konstruis deviglaboristoj komence de la 1950-aj jaroj. En supra parto de la akvonodo Orienta ĉefkanalo elfluas kaj donas akvon al la sekaj grundoj ĝis riveraro Körös.


En Serbio dum la Aŭstro-Hungara Monarkio konstruiĝis Danubo-Tiso-Danuba Kanalo.


Gravaj urboj ĉe la bordoj:




  • Tokaj ĉe enverŝiĝo de Bodrog


  • Tiszaújváros (=Tisonovurbo) ĉe enverŝiĝo de Sajó


  • Szolnok (solnok) ĉe enverŝiĝo de Zagyva (zadjva)


  • Csongrád (ĉongrad) ĉe enverŝiĝo de Körös


  • Szeged (seged) ĉe enverŝiĝo de Mures


Ankoraŭ menciindaj flankoriveroj: Someşul, Bega.


Pliaj menciindaj urboj: Sighet en Rumanio, Senta en Serbio


Akvonivelaj indikiloj: Rahiv, Tiaĉiu, Vilok, Tiszabecs, Tivadar, Tiszabercel, Tiszadob, Vásárosnamény, Záhony, Tokaj, Dombrád, Szolnok, Csongrád, Szeged.


Menciinda: Danuba-Tisa kanalo







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto