7-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
La 7-a de marto estas la 66-a tago de la jaro (la 67-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 299 tagoj restas. Je la 7-a de marto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
161: Marko Aŭrelio iĝis romia imperiestro kune kun sia adopta frato
321: Romia imperiestro Konstantino la 1-a igis dimanĉon libertago (ĝis tiam validis 8-taga semajno), omaĝe al la dio Sol Invictus
1000: Kunveno de monarkoj komenciĝis en Gniezno, la unua ĉefurbo de Pollando - alvenis imperiestro de la Sankta Romia Imperio Oto la 3-a kiel pilgrimo al la tombo de Sankta Adalberto renkontiĝante kun la pola duko Boleslao la 1-a
1162: Germana imperiestro Frederiko la 1-a konkeris kaj detruis Milanon
1330: Pollando: Tarnów ricevis urborajton atribuitan de Władysław Łokietek
1573: Venecia respubliko packontraktis kun Turkio; Kipro transiris sub turka regado
1714: Aŭstro-franca Traktato de Rastatt ĉesigis la militon de hispana sukcedo
1799: Franca militiro al Egiptio: Napoleona armeo konkeris post kvartaga sieĝo Jafon en Palestino
1814: Venko de franca armeo super la prusa-rusa en batalo de Craonne (regiono de Pikardio)
1817: En Pernambuko, subŝtato de Brazilo, eksplodis kontraŭportugala ribelo
1837: Laŭ ukazo de caro Nikolao la 1-a en Kongresa Pollando vojevodioj estis anstataŭitaj de gubernioj
1876: Alexander Graham Bell patentigis telefonon
1878: Universitato de Okcidenta Ontario fondiĝis kun sidejo en Londono
1887: Albanio: en la urbo Korçë malfermiĝis la unua albanlingva lernejo
1906: Grandprinclando Finnlando donis balotrajtojn al virinoj
1912: Norvega polusa esploristo Roald Amundsen anoncis atingon de suda poluso
1913: Port Coquitlam en provinco Brita Kolumbio iĝis urbo
1916: Munkeno: motora firmao BMW fondiĝis
1918: Unua mondmilito: Germanio kaj Finnlando subskribis traktatojn pri paco kaj amikeco
1924: Kadre de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko oni apartigis Moldavan Aŭtonomecan Regionon
1927: Tertremo en Japanio postulis pli ol 3 000 viktimojn.
1936: Germanaj armeoj, rompinte la Traktaton de Versajlo kaj Traktatojn de Locarno eniris al malarmigita Rejnlando
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Sovetaj regopovoj arestis nokte de la 6-a/7-a de marto post trapaso de landlimo inter Ĝenerala Gubernio kaj Sovetunio generalon Michał Tokarzewski-Karaszewicz, direktitan al Lvovo kiel komandanto de la Asocio de Armita Batalado; supera komandanto de SS kaj polico en ĜG ordonis registri ĉiujn virojn de juda nacieco en la aĝo de 12-60 jaroj kaj guberniestro Hans Frank senigis polojn pri ĉiuj pretendoj pro socialaj asekuroj; la unuan fojon traflugis super Poznań aliancaj aviadiloj malsuprenĵenante multe da kontraŭgermanajn flugfoliojn; en Koćmierzów (distrikto Sandomierz) dum multobligado de konspira revuo "Odwet" (Revenĝo) estis arestita instruistino Janina Czuprynówna - pafmortigiota en nekonataj cirkonstancoj- Germanaj regopovoj ekpostulis liveron de ĜG al Nazia Germanio unu milionon de polaj laboristoj - ĝis nun forveturis 81 777 personoj (en tio 56 721 viroj kaj 24 756 virinoj); Moskvo: monaton post la unua amasa deportado de poloj Lavrentij Berija subskribis ordonon Pri organizado de la operacaj trioj de lokaj estraroj de NKVD en Okcidentaj Ukrainio kaj Belorusio por pretigi deportadon de la familioj de jam forsenditaj al gulagoj polaj oficiroj, policanoj kaj ĝendarmoj
1941: Akuzita pri kunlaborismo kun germanaj nazioj juda aktoro Igo Sym, ankaŭ kunaŭtoro de kontraŭpola filmo, estis pafmortigita en sia loĝejo en Varsovio laŭ verdikto de Milita Speciala Juĝo de la Asocio de Armita Batalado, plenumitan de Roman Rozmiłowski - revenĝe gestapo prenis 118 ostaĝojn, de kiuj pafmortigis 21 personojn; gestapo forveturigis de Płock 31 pastrojn al koncentrejo en Działdowo; en malliberejo de Poznań germanoj senkapigis 6 polojn; en distrikto Śremski aperis la 47-a numero de eldonata konspira gazeto "Dla Ciebie Polsko" (Por Vi Pollando); Lvovo: sovetaj regopovoj fermis preĝejon de dominikanoj kaj la 20-an de marto de la bernardinoj - ambaŭ pro ŝajna minaco de ruiniĝo
Skotlando: gereĝoj de Britio Georgo la 6-a kaj Elizabeth Bowes-Lyon vizitis polajn soldatojn de la 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de brigada generalo Stanisław Maczek, ĉeestis supera komandanto Władysław Sikorski kun la edzino
1942: En Bełchatów germanoj surstrate murdis 4 soldatojn de Pola Enlanda Armeo
- Pola ambasadoro ĉe Vatikano denove sin turnis al Apostola Seĝo pri helpo liberigi 450 polojn internigitajn en Hispanio; britoj evakuiĝis de Jangono en Birmo
1943: Volinia-Galicia masakro: ĉ. 130 personoj pereis dum masakro de pola vilaĝo Kaszyce (proksime al Przemyśl) fare de germanaj-ukrainaj taĉmentoj (en tio 52 virinoj kaj 27 infanoj), en 2 aliaj lokoj estis murditaj 24 personoj kaj 7 (revenĝe pro partizana agado); al koncentrejo Aŭŝvico estis alveturigitaj 690 judoj de Berlin, el kiuj 447 oni tuj mortigis per gaso
1944: Taĉmentoj de germana polico pafekzekutis en Koprzywnica 40 personojn kaj en 2 aliaj lokoj 18 polojn kaj 3 judojn; bataliono de Popola Armeo frakasis en distrikto Lubartowski germanan kontraŭpartizanan ekspedicion - 18 germanoj pereis; regopovoj de ĜG komencis evakui civilajn germanojn de 4 distriktoj de la nunaj Ternopila provinco kaj Lviva provinco
Winston Churchill en telegramo sendita al Stalin aprobis Curzon-linion kiel estontan polan-sovetan landlimon kaj diris, ke informis polan registaron en ekzilo pri tio, ke Pollando ne regajnos Vilnon kaj Lvovon; kadre de stalinismaj reprezalioj kontraŭ ĉeĉenoj kaj inguŝoj, akuzataj pri apogo de Wehrmacht atakanta sovetan Kaŭkazion, oni malfondis Ĉeĉenan-Inguŝan Aŭtonomian Socialisman Sovetan Respublikon - ties teritorio eniris Stavropolan regionon
1945: Soveta NKVD hazarde arestis en Milanówek polan generalon August Emil Fieldorf - nerekonita, estis sendita al gulago en Uralo; Ruĝa Armeo konkeris Gniew kaj Goleniów - tuj antaŭ eniro de Ruĝa Armeo al Słupsk speciala grupo de SS pafekzekutis 24 malliberulojn, polojn kaj civitanojn de Sovetunio; sovetaj kaj polaj soldatoj de la 1-a Kirasita Brigado je la nomo al Herooj de Westerplatte konkeris Starogard
1947: En Paragvajo eksplodis enlanda milito
1948: Insularo Dodekanesoj revenis al Grekio
1950: Islando aliĝis al Konsilio de Eŭropo
1953: Stalinismo: Ŝtat-Konsilio de Pola Popola Respubliko ŝanĝis nomon de la urbo Katowice (kun la vojevodio) al Stalingrad, samtempe Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco, ankoraŭ konstruata, ricevis la nomon de Stalin (du tagojn post lia morto), oni ankaŭ ekplanis antaŭ la palaco la monumenton al Stalin
1965 : Marŝado el Selma al Montgomery estas
1966: Prezidento de Francio Charles de Gaulle anoncis forlason de NATO fare de Francio
1967: Sovetunio enkondukis 5-labortagan semajnon kun 2 taga ripozo
1973: Malkovro de la kometo Kohoutek
1981: Metroo de Erevano ekfunkciis en Armenio
1986: Sur fundo de Atlantika Oceano oni trovis Kosmopramon Challenger kun kadavroj de 7 kosmonaŭtoj
1987: Masakro de Lieyuo per tajvana armeo kontraŭ vjetnamaj rifuĝintoj kaj ĉinaj fiŝkaptistoj.
1989: Post publikigo de la romano La satanaj versoj Irano rompis diplomatiajn rilatojn kun Britio
1989: Pro protestado en Tibeto oni enkondukis militjuron
2001: Ariel Ŝaron iĝis ĉefministro de Israelo
2003: Václav Klaus iĝis prezidento de Ĉeĥio
2003: Malkovro de la nanoplanedo Haŭmeo
2004: Konservativa Nea Dimokratia gajnis parlamentan baloton en Grekio
2006: Barato: ne malpli ol 20 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en serio de bombatencoj en Varanasio
2007: Nederlanda aktorino Zara Whites sin prezentis tute nuda en viand-skatolo malpurigita de falsa sango por denunci la industrion de viando okaze de la Internacia Salono pri Agrikulturo.
2009: Kosma teleskopo Kepler komencis serĉi planedsistemojn, kiuj similus al la tera
2010: Niĝerio: kelkcent homoj pereis en religia tumulto apud urbo Jos
2011: Komenciĝis proceso de estinta prezidento de Francio Jacques Chirac, akuzita pri korupto kiam li estis urbestro de Parizo
2011: Libia enlanda milito: registaraj fortoj komencis sieĝon de Misrata
2013: Siria enlanda milito: venko de ribelantoj en la batalo de Ar-Raka
Naskiĝoj |
189: Publius Septimius Geta, romia imperiestro, filo de Septimo Severo (m. 211)
1481: Baldassare Peruzzi, itala arkitekto kaj pentristo de renesanco (m. 1536)
1543: Johann Kasimir von Pfalz-Simmern, germana princo de Palatinato (m. 1592)
1671: Robert Roy MacGregor ("Rob Roy"), skota popola heroo (m. 1734)
1678: Filippo Juvarra, itala baroka arkitekto, konstruinto de la Baziliko de Superga (m. 1736)
1693: Klemento la 13-a, papo okupiĝanta pri jezuitoj (m. 1769)
1752: Carl Friedrich Cramer, germana eldonisto kaj filologo, filo de Johann Andreas Cramer (m. 1807)
1765: Joseph Nicéphore Niépce, franca fizikisto kaj inventisto, elstara pro pionireco en fotarto (dagerotipio) (m. 1833)
1785: Alessandro Manzoni, itala poeto kaj romanisto, konata de la romano La gefianĉoj (m. 1873)
1792: John Herschel, angla astronomo, fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de Urano (m. 1871)
1799: František Ladislav Čelakovský, ĉeĥa poeto, verkisto, kritikisto, tradukisto, reprezentanto de la ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1852)
1835: Daniel Giraud Elliot, usona zoologo, kunfondinto de la Usona Muzeo de Natura Historio, la Usona Asocio de Ornitologoj kaj la Zoologia Societo de Francio (m. 1915)
1850: Tomáš Garrigue Masaryk, ĉeĥa filozofo, la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio (m. 1937)
1862: Károly Ratkovszky, hungara arbarkulturisto kaj zoologo (mortojaro nekonata)
1870: Zoltán Thury, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1906)
1872: Piet Mondriaan, nederlanda pentristo, pioniro de abstrakta arto (m. 1944)
1875: Tony Jules Gueritte, franca konstrua inĝeniero kaj esperantisto konata de paroladoj kaj artikoloj (m. nekonata)
1875: Maurice Ravel, franca komponisto sved-eŭskdevena, reprezentanto de impresionismo (m. 1937)
1881: Ferenc Kolozsvári-Szeszák, hungara skulptisto (m. 1919)
1886: Sári Somló, hungara skulptistino, verkistino, poetino (m. 1970)
1890: Gábor Gergelyffy, hungara komponisto, verkisto (m. 1970)
1894: Ferenc Máthé, rumania hungara franciskano, redaktoro (m. 1970)
1895: Lajos Ákom, hungara orgenisto, komponisto (m. 1961)
1898: Pál Bodó, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto vivanta en Montevideo (m. 1975)
1902: Heinz Rühmann, germana aktoro kaj reĝisoro (m. 1994)
1904: Reinhard Heydrich, germana-nazia ĉefo de sekreta polico kaj de politika polico, SS-altrangulo, militkrimulo (m. 1942)
1906: László Somlai, hungara pentraĵ-agento, esperantisto (m. 1971)
1908: Anna Magnani, itala aktorino, laŭreatino de la Oskar-premio (m. 1973)
1909: Ryszard Siwiec, soldato de Pola Enlanda Armeo, filozofo, membruliginta proteste de armea invado en Ĉeĥoslovakion (m. 1968)
1911: Lajos Dánér, hungara poeto, redaktoro kaj tradukisto el la rumana, germana, franca, angla kaj rusa lingvoj (m. 1964)
1912: Verda Majo (pseŭdonimo de Hasegawa Teru), japan-devena ĉina esperantistino, konata de la Verkoj de Verda Majo (m. 1947)
1914: Lee Young, usona ĵaz-frapinstrumentisto kaj sondisko-produnktanto (m. 2008)
1919: Sándor Kicsi, hungara historiisto kaj redaktoro (m. 2004)
1923: Jan Rodowicz, pola skolto kaj soldato de Pola Enlanda Armeo partopreninta la ribelon de Varsovio, distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari, murdita (m. 1949)
1924: Antal Forró, rumania hungara pentristo, patro de Ágnes Forró (m. 1982)
1924: Abe Kobo, japana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo (m. 1993)
1929: János Székely, rumania hungara poeto, dramisto, eseisto (m. 1992)
1931: Miklós Mitruly, rumania hungara folkloristo, patro de biologino Anikó Mitruly
1931: Wolfgang Tittelbach-Helmrich, germana teologo kaj superintendanto evangelia
1936: Georges Perec, franca verkisto, laŭreato de la premio Médicis
1938: Albert Fert, franca Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al malgrandigo de diskaparatoj
1940: Rudi Dutschke, germana studenta aktivulo, marksista sociologo kaj politikisto (m. 1979)
1946: Zsuzsa Koncz, hungara kantistino, laŭreatino de la premio Kossuth
1948: Juan Eslava Galán, hispana verkisto kaj publicisto, aŭtoro de la historia romano Serĉante la Unukornulon
1956: Bryan Cranston, usona aktoro, reĝisoro kaj scenaristo, trifoja laŭreato de la premio Emmy pro situacia komedio Malcolm in the Middle kaj televida serio Breaking Bad
1968: Zsolt Erőss, hungara montgrimpanto, de Elbrus ĝis Kangchenjunga, de kiu ne revenis (m. 2013)
1968: Przemysław Saleta, pola boksisto, mondĉampiono pri piedbato-bokso, aktoro
1973: Işın Karaca, turka popkantistino kaj aktorino
1974: Imola Ábrahám, hungara artistino, filino de Jakab Ábrahám
1980: Laura Prepon, usona teatra kaj filma aktorino
1982: Ágnes Szakács, rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino
Mortoj |
322 a.K.: Aristotelo, greka filozofo, kreinto de la filozofia sistemo Aristotelismo (n. 384 a.K.)
161: Antonino Pia, romia imperiestro, reganta dum la Pax Romana (n. 86)
851: Nevenoeo, unua duko de Bretonio (n. nekonata)
974: Johano de Gorzo, abato, diplomato, sanktulo de Loreno (n. ĉ. 905)
1111: Bohemundo de Tarent, normana kavaliro, princo de Antioĥio, unu el gvidantoj de la unua krucmilito (n. 1058)
1274: Tomaso de Akvino, itala filozofo kaj teologo, sanktulo, fondinto de tomismo (n. 1225)
1517: Maria de Hispanio, princino de Aragono, reĝino de Portugalio (n. 1482)
1625: Johann Bayer, germana juristo kaj astronomo (n. 1572)
1657: Hayashi Razan, japana filozofo, instruisto de ŝogunoj (n. 1583)
1724: Inocento la 13-a, papo kondamninta jansenismon (n. 1655)
1809: Johann Georg Albrechtsberger, aŭstra muzikinstruisto (n. 1736)
1875: John Edward Gray, brita zoologo kaj ornitologo (n. 1800)
1884: József Lugossy, hungara lingvisto kaj orientalisto (n. 1812)
1889: José Olallo Valdés, kuba pastro, flegisto, beatigito (n. 1820)
1919: Leopold Lis-Kula, pola skolto, oficiro, kavaliro de la Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1896)
1931: Pál Robicsek, hungara oficisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de "La Verda Standardo", prezidanto de Sovetrespublikara Esperantista Unio (n. 1892)
1932: Aristide Briand franca Nobelpremiita plurfoja ĉefministro (n. 1862)
1933: John Mabon Warden, skota esperantisto kaj aktuaro (n. 1856)
1945: Adolf Bartels, germana literaturhistoriisto kaj ĵurnalisto, kontraŭjudisto (n. 1862)
1949: Hieronim Dekutowski, pola komandanto de partizanaj taĉmentoj, anatemita soldato, murdita (n. 1918)
1952: Jogananda, barata jogano kaj guruo, disĉiplo de Juktesvar Giri, vegetarano (n. 1893)
1969: Magda Simon, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1908)
1975: Miĥail Baĥtin, rusa filozofo, literturisto, lingvisto (n. 1895)
1985: Arkady Fiedler, pola prozisto, natursciencisto, vojaĝisto kaj raportisto (n. 1894)
1988: Irma Allodiatoris, hungara antropologino, scienchistoriistino kaj bibliografino (n. 1912)
1984: Mihály Gündisch, rumania hungara kuracisto (m. 1906)
1997: Edward Mills Purcell, usona Nobelpremiita fizikisto verkinta la lernolibron pri la klasika elektromagnetismo (n. 1912)
1999: Stanley Kubrick, usona reĝisoro juddevena, konata de Citizen Kane, 2001: Kosma odisaedo, A Clockwork Orange (n. 1928)
1999: Dezső Palotás, rumania hungara poeto, verkisto, grafikisto (n. 1951)
2001: Frankie Carle, usona ĵaza pianisto (n. 1903
2007: Frigyes Hidas, hungara komponisto (m. 1928)
2012: Félicien Marceau, franca verkisto belgdevena (n. 1913)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro: Memoro de
Perpetua kaj Feliĉita, martirinoj de Kartago
José Olallo Valdés, kuba pastro
Albanio: Tago de Instruisto
Tagoj de semajno |
La 7-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.