Kruco






Tipoj de krucoj.


Kruco estas "signo, formita de 2 perpendikularaj linioj" (PIV). Estas diversaj formoj de tiu signo, kiuj havas multajn specialajn signifojn:




  • Kristana kruco estas la simbolo de kristanismo.

    • Kamparkruco


    • Lorenokruco estas speciala formo de la kristana kruco.


    • Andrea kruco estas kruco, kies brakoj intersekcas oblikve.


    • Georga kruco en nordaj landoj.


    • Pentaj krucoj estas ŝtonaj krucoj, starigitaj pere de mortiginto en loko, kie okazis murdo.


    • Skandinava kruco estas simbolo trovebla sur skandinaviaj flagoj, derivita de kristana kruco.


    • Invertita kruco estas simbolo kun tre diversaj signifoj, uzita en Romkatolikismo kaj en satanismo.


    • Kruco de Kalatrava de hispana Ordeno de Kalatrava.


    • Kruco de Santiago en Hispanio.


    • Malta kruco, de militordeno.


    • Kruco de Mannerheim, en Finnlando.



  • Hokkruco aŭ svastiko estas simbolo el azia filozofio kaj religio, kaj de tie de naziismo.

  • Kelkaj krucoj estas medaloj aŭ premioj al gravaj militistoj, kiel la Fera Kruco


  • Kruco de Agilulfo, trezora.


  • Anĥ, nomata ankaŭ "nila kruco", estas egiptia simbolo por vivo.


  • Obeluso (†) aŭ "ponardo" estas tipografia simbolo uzata por piednotoj, sed ankaŭ por reprezenti la kristanan krucon.


  • Adicio-signo estas matematika simbolo en la formo de kruco.


  • Kruco estas ankaŭ la nomo de tabulludo.


  • Suda Kruco estas konstelacio.


Laŭ Francisko Azorín kruco estas Figuro formata per du linioj perpendikularaj, havanta en la arto simbolecon.[1] Li indikas etimologion el la latina crux, crucis (kruco). Li montras tiparon (ankaŭ per bildoj), nome latina, greka, rusa, egipta, kelta, malta, lorena, sobrarba, papa, sanktandrea, kalatrava, patriarka, svastika, toforma; kaj li aldonas la terminojn fadenkruco, kruciĝejo, kaj krucifikso, por bildo reprezentanta krucon kun krucumita Kriston.[2]



Rilataj terminoj |



  • Krucmilitoj

  • Kruconervura volbo

  • Krucosigno



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 121.


  2. Azorín, samloke.










Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto