Heroo de Sovetunio
La titolo Heroo de Sovetunio (ruse Герой Советского Союза, Geroj Sovieckogo Sojuza) estis la plej alta distingo en Sovetunio, atribuita persone aŭ kolektive pro heroaj agoj por la servo al la Sovetaj ŝtato kaj socio.[1]
Tiu premio estis establita la 5an de majo 1934 fare de la Centra Plenumkomitato de Sovetunio.[2] El 1939 oni aldonis al la premio la atribuon de ora medalo por vivantaj ricevantoj.
Enhavo
1 Ricevantoj
2 Bildaro
3 Vidu ankaŭ
4 Notoj
5 Eksteraj ligiloj
Ricevantoj |
La totala nombro de personoj kiuj ricevis tiun titolon estas 12,755 (20 estis forigitaj el tiu titolo pro variaj cirkonstancoj). La granda majoritato de ili ricevis ĝin dum la Dua Mondmilito (11,635 Herooj de Sovetunio, 101 dufoje Herooj, tri trifoje Herooj, kaj du kvarfoje Herooj). 65 ricevis la titolon pro agoj rilataj al la Soveta-afgana milito, kiu daŭris el 1979 ĝis 1989.[3] La nuraj personoj kiuj ricevis la titolon kvarfoje estis la Marŝalo Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov kaj Leonid Breĵnev. Ambaŭ ricevis siajn kvarajn titolojn laŭ polemikaj cirkonstancoj male al la statuto de la titolo. La prestiĝo de la medalo falis kiam foje oni atribuis ĝin pro naskiĝtago.
Jurij Aleksejeviĉ Gagarin estis populara ricevanto de la titolo.
Ankaŭ 44 eksterlandaj civitanoj ricevis tiun titolon.[4] Ankaŭ 12 urboj ricevis la titolon.
Bildaro |
Al Bresto (Belorusio)
Al Moskvo
Al Leŭtenanto Aleksander Kosmodemkanskii
Al Sergei Ivanoviĉ Gricevec
Al Alexander Matrosov
Vidu ankaŭ |
- Ora stelo de Heroo de Sovetunio
- Heroo de la Rusia Federacio
Notoj |
↑ PROĤOROV, Aleksandr Miĥailoviĉ. (1982) Great Soviet Encyclopedia, Volume 6. New York: Macmillan, p. 594. OCLC 810278.
↑ Resolution of the Central Executive Committee of the Soviet Union of May 5, 1934 (ruse). Wikisource (2010-09-04). Alirita 2012-02-20.
↑ http://faculty.winthrop.edu/haynese/medals/afghan/af_hsu.html
↑ Статистика :: Герои страны (ruse). Alirita 2016-01-25.
Eksteraj ligiloj |
- Retejo dediĉita al Herooj de Sovetunio kaj Rusio
Heroo de Sovetunio - artikolo pri la titolo
Strato de Herooj en Volgogrado - historio kaj fotoj- Jura biblioteko de USSR