Bulgara Imperio

Multi tool use
La Bulgara Imperio (bulgare Българско царство, latinlitere balgarsko carstvo) estas vorto kutima por priskribi la du periodojn dum la mezepoka historio de Bulgario, dum kiam la ŝtato estis ŝlosila regiona potenco en Eŭropo ĝenerale kaj en Sudorienta Eŭropo aparte - grandparte rivalante kun la Bizanca Imperio. La "du Bulgaraj Imperioj" ne konsideriĝas du apartaj ŝtatoj, sed unu imperio, kiu nur dum interperiodo estis okupita de la Bizanca Imperio.
La "unua Bulgara Imperio" establiĝis, kiam la bulgaroj ampleksigis sian vivoteritorion al la regiono sude de la rivero Danubo kaj okcidente de la Nigra Maro: dum la 1-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 5-a jarcento post Kristo tiu regiono estis la provincoj Moesia Superior kaj Moesia Inferior de la Romia Imperio. La vivodaŭro de la "unua Bulgara Imperio" ĝenerale estas difinita inter la jaro 681, kiam la Bizanca imperio en pripaca kontrakto skribe agnoskis la ekziston de Bulgara Imperio, ĝis 1081, kiam la armeo de Bizanco konkeris ĝin. La regno laŭgrade ekfloris laŭ politika stabileco kaj kulturo dum la fino de la 9-a kaj komenco de la 10-a jarcento, sub la imperiestroj Boris la 1-a kaj Simeon la 1-a. Tiuepoke ĝi iĝis la kultura kaj literatura centro de la slavaj nacioj de Eŭropo, kaj iĝis unu el la teritorie plej grandaj eŭropaj ŝtatoj.
La mezepoka Bulgara Imperio estis restarigita post sukcesa ribelo sub gvido de du nobeloj de la historia urbo Tarnovo, Ivan Asen la 1-a kaj Teodoro Petro de Bulgario, dum la jaro 1185. Tiu "dua Bulgara Imperio" ekzistis, ĝis la islama Osmanida Imperio konkeris la tutan balkanan regionon fine de la 14-a jarcento - la dato de la konkeriĝo de Bulgario ĝenerale konsideriĝas la jaro 1396, kvankam la lasta parto de Bulgario, la regiono de Sozopol, nur konkeriĝis dum 1453. Sub la imperiestro Ivan Asen la 2-a de Bulgario ĝi dum la unua duono de la 13-a jarcento reakiris multon de la pocento el la 10-a kaj 11-a jarcentoj, kvankam internaj politikaj problemoj kaj invadoj de najbaraj regnoj rabis multe de forto.
vhTi8 pwDca3V9Dqs4 5fJk7NPLNcGbt
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...