Klasifiko Internacia de Malsanoj







Flago de la
Monda Organizaĵo pri Sano



La Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM; angle International Classification of Diseases [internacia klasifiko de malsanoj] respektive International Classification of Disorders [internacia klasifiko de perturboj], mallonge ICD, formale nun en plena nomo International Statistical Classification of Diseases and Related Health Problems [internacia statistika klasifiko de malsanoj kaj de rilataj prisanaj problemoj], france Classification internationale des maladies) estas la plej grava kaj tutmonde agnoskata klasifika sistemo de medicinaj diagnozoj. La listo de diagnozonomoj kaj koncernaj diagnozaj kodoj estas eldonata de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angla mallongigo WHO). La aktuala, internacie valida versio portas la numeron 10 kaj kutime laŭ la angla mallongigo estas nomata "ICD-10"; ĝia lasta aktualigo okazis dum la jaro 2006 (angla versio, pluraj alilingvaj versioj publikiĝis nur dum 2007).


Aparte pri la psikaj malsanoj - la ĉapitro "F" de la internacia klasifiko – ekzistas fortaj streboj ene de la klasifiko laŭeble eviti la vorton "malsano" (angle disease, etimologie laŭvorte "malfacilaĵo") kaj uzi la pli pozitive sonan vorton "perturbo" (angle disorder, etimologie laŭvorte "malordo"). La retoriko paroli pri malsanoj sen nomi ilin "malsano" tamen estas malfacila tasko: ekzemple en la germana lingvo la vorto disease en la klasifika nomo nomatas "Krankheit" ["malsaneco"] kaj la vorto disorder korespondas al la vorto "Störung" [laŭvorte "ĝenaĵo"] ... Cinikaj kritikantoj atentigis, ke eble "psikaj perturboj" laŭ la nova vortumo pli konsideriĝas "ĝenaĵo" por aliaj homoj ol esti konsiderataj "malsanoj" malfacilaj ĉefe por la paciento mem. Kaj ankaŭ iuj anglalingvaj pacientoj sentis sin diskriminaciataj per la etikedo havi "malordon", ne esti "en ordo".




Enhavo






  • 1 Historio de la klasifiko


  • 2 Landospecifaj kaj specialaj eldonoj


  • 3 Strukturo de la kodo


  • 4 Uzo


  • 5 Ĉapitroj


  • 6 Alia klasifika sistemo


  • 7 Referenco


  • 8 Eksteraj ligiloj





Historio de la klasifiko |


La originoj de la klasifika sistemo fontas el la 1850-aj jaroj. Dum la jaro 1893 enkondukiĝis "internacia klasifiko pri mortokaŭzoj", ellaborita de Jacques Bertillon. Iom post iom el pluraj internaciaj klasifikoj, kiuj origine ekskluzive celis statistike kategoriigi mortokaŭzojn, ekestis la Klasifiko Internacia de Malsanoj, kiuj dum la jaro 1938 jam publikiĝis en la 5-a versio. Post sia fondiĝo la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) pluevoluigis la klasifikon kaj dum 1948 publikigis la 6-an version. Ĝis la 9-a versio de la jaro 1976 pli-malpli ĉiun dekan jaron aperis novaj klasifikaj listoj, ĉar pro la progreso de la medicina esploro kaj terapio regule necesiĝis ŝanĝoj kaj ampleksigoj. La laboroj pri la lasta, 10-a versio komenciĝis en 1983 kaj finiĝis en 1992. Dum printempo 2007 komenciĝis la unuaj laboroj pri la 11-a versio.[1]



Landospecifaj kaj specialaj eldonoj |


Iuj ŝtatoj kiel ekzemple Aŭstralio, Aŭstrio, Germanio kaj Usono uzas landospecifajn pliampleksigojn de la klasifiko. En Usono daŭre popularas versio ICD-9-CM ("clinical modification", do en klinika modifo) – Substrekindas, ke la kodoj de la klasifikaj versioj 9 kaj 10 estas tute malsamaj, do kodoj de la du versioj apenaŭ kompareblas kaj la usona klasifiko malgraŭ ĉiu modifo estas sufiĉe malnova. En Aŭstrio uzatas versio nomata ICD-10 BMSG 2001 (BMSG estas mallongigo de la nacia ministerio pri sociaj servoj kaj sano), kaj en Germanio aplikatas la klasifiko ICD-10-GM ("germana modifiko").


Por diversaj medicinaj subfakoj – ekzemple pediatrio, neŭrologio kaj psikiatrio – ekzistas specialaj eldonoj, pli detalaj ol la ĝenerala listo de kodoj.



Strukturo de la kodo |


La kodoj konsistas el komenca litero, kiu signas la medicinan subfakon aŭ la grupon de diagnozoj (ekzemple "A" kaj "B" infektaj malsanoj, "F" psikaj malsanoj, "H" okulaj malsanoj ktp.), poste sekvas du ciferoj, kiuj identigas la diagnozon. Post tio povas, sed ne devas, sekvi punkto kaj unu, malofte ankaŭ du, pliaj ciferoj por konkretigi certan subdiagnozon: Ekzemple "G" estas la neŭrologiaj malsanoj, "G40" la malsano epilepsio, kaj "G40.2" estas cerbe lokigita, simptoma epilepsio kun kompleksaj spasmoj.



Uzo |


La nemiskompreneblaj klasifikaj kodoj unuavice utilas por kompari kaj facile enordigi la vortumojn de diagnozoj formulitaj en diversaj stiloj (pri psikaj malsanoj ekzemple imageblas diversaj vortumoj fare de psikoanalizisto, sistema terapiisto aŭ nur farmakologie orientita psikiatro, kvankam ĉiuj estas kuracistoj kaj plejrajte povas formuli diagnozon) aŭ en diversaj lingvoj (la kodoj ĉiam estas "internaciaj", "interlingvaj"). Tamen ili kompreneble estas pli ĝenerala kaj malpli nuanca sistemo ol homa lingvaĵo: Do rekomendindas al kuracisto ne nur mencii la diagnozan kodon, sed ankaŭ vortumi la diagnozon, por esprimi kio tute detale estas celata.


En pluraj landoj la diagnozaj kodoj povas esti ampleksigataj per kroma lasta litero, por diferencigi inter pasinta kaj nuna, malebla, ebla aŭ certa diagnozo, inter dekstra, maldekstra aŭ ambaŭ flankoj. En la germana lingvo tiaj aldonaj kodoj estas A ("Ausschluss") por ekskludo de tia malsano, V ("Verdacht auf") por suspektata diagnozo kaj G ("Gesichert") por tute certa diagnozo, Z ("Zustand nach") por sensimptoma stato post travivo de tia malsano, krome R ("rechts") dekstre, L ("links") maldekstre kaj B ("beidseits") ambaŭflanke – ĉar multaj malsanoj (ekzemple "inflamo de reno" aŭ "rompo de femuro" ktp.) povas esti lokigitaj aŭ dekstre, maldekstre aŭ ambaŭflanke.


Krom la ĝenerala funkcio de la kodoj faciligi la komprenon, ili servas ankaŭ al ampleksaj statistikaj esploroj de certaj malsanoj, iliaj terapioj, kiom da damaĝo al la laborpovo kaj kiom da sociaj kostoj kostas unuopaj malsanoj. En multaj landoj kaj multaj medicinaj subfakoj la diagnoza kodo inter aliaj parametroj uziĝas por kalkuli sumon laŭ la sistemo DRG ("diagnozo-rilataj grupoj"), sekve de kiu hospitaloj ricevas honorariojn por la terapio de pacientoj.



Ĉapitroj |


La klasifiko "ICD-10" havas simplan hierarkian ordon. Ĝi konsistas el



  • 21 ĉapitroj pri diagnozogrupoj (unu litero, laŭ la supra kazo ekzemple "G" neŭrologiaj malsanoj) – plus unu plia, ĝenerale neuzata, kodogrupo por teorie aliel neniumaniere kodigeblaj kazoj, el

  • 2.037 diagnozokodoj el unu litero kaj du ciferoj (laŭ la supra kazo ekzemple "G40" la malsano epilepsio), kaj el

  • 12.161 diagnozokodoj el unu litero kaj tri ciferoj (laŭ la supra kazo ekzemple "G40.2" estas cerbe lokigita, simptoma epilepsio kun kompleksaj spasmoj).






















































































































  Ĉapitro  
Diagnozokodoj
Nomo

Ĉap. I
A00-B99
difinitaj infektaj kaj parazitaj malsanoj

Ĉap. II
C00-D48

tumoroj

Ĉap. III
D50-D89
malsanoj de la sango kaj de la sangoproduktaj organoj kaj certaj malsanoj kun partopreno de la imuna sistemo

Ĉap. IV
E00-E90

endokrinologiaj, nutraj kaj metabolaj malsanoj

Ĉap. V
F00-F99

psikaj kaj kondutaj malsanoj

Ĉap. VI
G00-G99

neŭrologiaj malsanoj

Ĉap. VII
H00-H59
malsanoj de la okuloj kaj de la senpere proksimaj korperoj (ekzemple la palpebroj)

Ĉap. VIII
H60-H95
malsanoj de la oreloj inkluzive de la mastoidoj

Ĉap. IX
I00-I99
malsanoj de la kardiovaskula sistemo

Ĉap. X
J00-J99
malsanoj de la spira sistemo

Ĉap. XI
K00-K93
malsanoj de la digesta sistemo

Ĉap. XII
L00-L99
malsanoj de la haŭto kaj de la subhaŭta histo

Ĉap. XIII
M00-M99
malsanoj de la muskolo-skeleta sistemo (inkluzive de tendenoj kaj kartilagoj)

Ĉap. XIV
N00-N99
malsanoj de la urina kaj reprodukta sistemo

Ĉap. XV
O00-O99

gravedeco, nasko kaj la fazo de refortiĝo post nasko

Ĉap. XVI
P00-P96
difinitaj diagnozoj, kiuj havas sian originon en la periodo tuj post la naskiĝo

Ĉap. XVII
Q00-Q99
denaskaj misoj, misformaĵoj kaj kromosomaj malnormalaĵoj

Ĉap. XVIII
R00-R99

simptomoj kaj nenormalaj klinikaj kaj laboratoriaj informoj aliloke ne klasifikeblaj

Ĉap. XIX
S00-T98
vundiĝoj, veneniĝoj kaj difinitaj aliaj sekvoj de eksteraj kaŭzoj

Ĉap. XX
V01-Y98
ĝeneralaj eksteraj kaŭzoj de malsaneco kaj morto

Ĉap. XXI
Z00-Z99
faktoroj, kiuj nespecife influas la staton de saneco kaj gvidas al uzo de la prisana servo

Ĉap. XXII
U00-U49
plia, ĝenerale neuzata, kodogrupo por teorie alimaniere neniel kodigeblaj kazoj


Alia klasifika sistemo |


En Usono pri psikaj malsanoj uzatas la klasifika sistemo DSM ("Diagnoza kaj Statistika Manlibro de mensaj malordoj), kies 4-a eldono, valida inter 1994 kaj 2013, havis tute alian ordigon ol la sistemo ICD-10, sed tamen konsidereblas detala pliampleksigo de la antaŭa sistemo ICD-9 pri psikaj malsanoj; ĝi sekve bone kongruas al la nacia diagnoza klasifiko ICD-9-CM de aliaj malsanoj, kiu ankaŭ respegulas la sistemigon de la klasifika sistemo ICD-9, kies pluuzo ĉie alie en la mondo ĝis la fino de la 1990-aj jaroj malpermesiĝis. La 5-a eldono, nomata DSM-5, de la 18-a de majo 2013 anstataŭigas tiun 4-an eldonon, kaj tenas ties principan strukturigon.



Referenco |




  1. (angle) pri versio 11 de la klasifiko



Eksteraj ligiloj |




  • la Klasifiko Internacia pri Malsanoj angle Flago-de-Britio.svg


  • la Klasifiko Internacia pri Malsanoj france Flago-de-Francio.svg


  • la Klasifiko Internacia pri Malsanoj germane Flago-de-Germanio.svg


  • la Klasifiko Internacia pri Malsanoj ruse Flago-de-Rusio.svg

  • (angle) prova versio 11 de la Klasifiko Internacia pri Malsanoj







Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.














Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto