Šternberk




Koordinatoj: 49°43′38″N 17°17′43″E  /  49.72722°N, 17.29528°O / 49.72722; 17.29528 (Šternberk)




















































































































Šternberk

germane: Sternberg
urbo

Sternberg - city center.jpg

Centro de la urbo






Sternberk CZ flag.svg

Flago


Šternberk znak.png

Blazono



Oficiala nomo: Šternberk

Ŝtato

Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono

Regiono Olomouc
Distrikto

Distrikto Olomouc
Administra municipo

Šternberk
Historia regiono

Moravio

Montaro

Nízký Jeseník
Memorindaĵo

Šternberk burgo

Situo
Šternberk
 - alteco
268 m s. m.
 - koordinatoj

49°43′38″N 17°17′43″E  /  49.72722°N, 17.29528°O / 49.72722; 17.29528 (Šternberk)

Areo
48,79 km² (4 879 ha)

Loĝantaro
13 854 (20.8.2010)
Denseco

283,95 loĝ./km²

Unua skribmencio

1296

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
785 01

NUTS 3
CZ071

NUTS 4
CZ0712

NUTS 5
CZ0712 505188

Katastraj teritorioj
6
Partoj de urbo
5
Bazaj sidejunuoj
22




Situo enkadre de Ĉeĥio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ĉeĥio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Šternberk

Retpaĝo: www.sternberk.eu


Portal.svgPortalo pri Ĉeĥio



Burgo Šternberk


Šternberk estas urbo kun 14 500 loĝantoj, situanta en norda Moravio, 16 km de urbo Olomouc.


La unua mencio pri burgo, fondita de Zdislav el Šternberk, estas el la jaro 1269. Origine tie staris gotika burgo kun cilindroforma turo, ĉirkaŭ kiu evoluis ekde la jaro 1296 urbo, en la jaro 1364 remparita kaj alirebla tra tri pordegoj. En la jaro 1371 estis fondita de Albert la 2-a el Šternberk, la konsilanto de Karolo la 4-a, la unua en Moravio aŭgustina monaĥejo. En la sama periodo estis konstruita reprezenta gotika burga kapelo kun statuo de Šternberka madono. La burgo estis sidejo de moravia branĉo de Šternberkidoj ĝis la jaro 1409, poste ĝis la jaro 1466 proprumis ĝin eĉ kun la urbo senjoroj el Kravaře. En la jaro 1576 estas indikata poŝtoficejo en vojo el Vieno ĝis hodiaŭa Vroclavo. Aktivaj estis en la urbo ĉeĥaj fratoj. En la 16-a jarcento la burgo estis renesance alikonstruita. La urbo kaj la burgo estis forte difektitaj dum la tridekjara milito. La nuntempa aspekto de la kastelo estas rezulto de reguligoj el la fino de la 19-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento estis konstruita malgranda naturparko. En la kastelo estas valora kolektaro de moravia kaj mezeŭropa gotika arto kaj muzeo de horloĝoj.


En la urbo ni trovos vicon da arkitekte valoraj burĝaj domoj el la 18-a jarcento kaj la unua duono de la 19-a jarcento. En tiuj ĉi jarcentoj kreiĝis bazo de evoluo de la urbo teksindustrio kaj nutraĵindustrio. La urbo kun tre alloga ĉirkaŭaĵo estas elirloko de turismo al la sudokcidenta parto de montaro Nízký Jeseník. Ĝi estas ankaŭ fama pro motorciklaj konkursoj nomataj Ecce Homo.


La nomo de la urbo devenas el la germana lingvo kaj signifas "stela monto".



Gefiloj |



  • Ernst Tittel, komponisto


Transporto |


Tra Uničov gvidas enelektrizita fervoja linio numero 290 de Olomouc al Šumperk.













Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono