Rejnlando-Palatinato
Flago | |
---|---|
Blazono | |
Bazaj informoj | |
ĉefurbo: | Majenco |
areo: | 19.848 km² |
loĝantoj: | 4 073 679 (fine de decembro 2017) |
loĝdenso: | 205 loĝantoj/km² |
ŝuldoj : | 6.262€/loĝanto (2002) |
ŝuldoj entute: | 25,4 Mrd. € (2002) |
ISO 3166-2: | DE-RP |
oficiala retejo: | www.rheinland-pfalz.de |
Esperanto-asocio: | Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo |
Politiko | |
ĉefministro: | Malu Dreyer (SPD) (ekde 2013-01-16) |
reganta(j) partio(j): | SPD |
101 mandatoj en la landa parlamento ekde marto 2006: | SPD 53 CDU 38 FDP 10 |
lasta elekto: | 25-a de marto 2006 |
sekva elekto: | 2011 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: | 4 voĉoj |
Situo en Germanio | |
Rejnlando-Palatinato (germane: Rheinland-Pfalz, [rajnlant pfalc]) estas federacia lando de Germanio. Ĝi kovras areon de 19 848 kvadrataj kilometroj en la sudokcidento de la ŝtato, kaj fine de decembro 2017 havis 4 073 679 loĝantojn.
Gravaj urboj estas inter alie Majenco, Kaiserslautern, Koblenco, Ludwigshafen, Treviro kaj Worms. La lando konsistas el 24 distriktoj kaj 12 eksterdistriktaj urboj.
Enhavo
1 Administra divido
1.1 distriktoj
1.2 Eksterdistriktaj urboj
2 Geografio
3 Esperanto en Rejnlando-Palatinato
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Administra divido |
distriktoj |
(nombroj laŭ la dekstra mapo)
|
|
|
Eksterdistriktaj urboj |
(kun regiona aŭtokodo)
|
|
Geografio |
Nordpalatinata montolando aŭ germane Nordpfälzer Bergland, mallonge ankaŭ Palatinata montolando, estas mezmontaro en la germanaj federacaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando. La plej granda parto situas en Palatinato.
Alzeyer Hügelland, Rheinhessisches Hügelland, Rheinhessisches Tafel- und Hügelland aŭ montetarlando de Alzey estas regiono en la distrikto Alzey-Worms kaj distrikto Donnersberg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia surfaco estas ĉirkaŭ 275 km² kaj ĝi estas je 336.7 m super marnivelo.
La Naturparko Vulkaneifel situas en la distriktoj Bernkastel-Wittlich, Cochem-Zell kaj la Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato. La naturparko situas en la mezmontaro Ejfelo kaj estas samtempe geoparko.
La germana-belga Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo (germane: Naturpark Hohe Venneifel), kies germana parto ankaŭ nomiĝas Naturpark Nordeifel, estas limtranspaŝa naturparko kun partoj en la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato respektive la belga provinco Lieĝo.
Esperanto en Rejnlando-Palatinato |
La regiona reprezentanto de la Germana Esperanto-Asocio estas Germana Esperanto-Asocio Landa Ligo Rejnlando-Palatinato, mallonge Esperanto-RLP. Ĝia celo estas antauenigo de internaciaj kontaktoj helpe de Esperanto, speciale kun amikoj en orienta Francio kaj Luksemburgo (aŭ Francujo kaj Luksemburgio). Ĝi varbas por Esperanto en la germana kaj por la federacia lando en Esperanto. Ĝi estis fondita post la malfondo de la antaŭa Sud-Okcident-Germana Esperanto-Ligo (SOGELO), kiu ne samlimis kun la federacilandaj limoj.
Vidu ankaŭ |
- la paĝon pri Palatinato
- listo de montoj en Rejnlando-Palatinato
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la federacia lando
paĝoj de Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo
|