Moskeo
Parto de serio Islamo |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Korano • Sunao • Ŝario |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
La moskeo (arabe مسجد, masĝid) estas la loko de la islama malfermita diservo.
Unu diferenco disde kirko aŭ sinagogo estas, ke ĉi tiuj rilatas al difinita loko, dum islamo taksas la tutan Teron moskeo.
Laŭ Francisko Azorín moskeo estas simple Tipa mahometana templo.[1] Li indikas etimologion el la araba mezkid (preĝejo).[2]
Enhavo
1 Priskribo
2 Gravaj moskeoj
3 Moskeoj ekster islama mondo
4 Bildaro
5 Notoj
6 Interretaj ligoj
7 Vidu ankaŭ
Priskribo |
La moskeo evoluis historie al aparta konstruaĵo, kie la ĉiutagaj preĝoj, specife la vendreda preĝo apartenas al la plej grava devo de la islamaj viroj. La tradicia moskeo estis uzata ankaŭ por kontrakti aŭ diskonigi aferojn. Al la moskeo apartenas turo nomata minareto, de kies supro laŭtkrias la muezino por preĝado.
Apud la moskeo kelkfoje funkcias madraso, religia lernejo por studi interalie la sanktan libron de islamanoj, la Koranon.
La honoro ĉe eniro de moskeo aperas en ritoj kiel sinlavado, demeto de la ŝuoj, enpaŝo per la dekstra kaj elpaŝo per la maldekstra piedo.
Kiel pramoskeo validas la loĝejo de Mahometo en Medino, en kiu oni jam orientis siajn preĝojn al la kiblo, t.e. al Mekko.
Nuntempa moskeo kutime havas antaŭkorton, en kiu plej ofte troviĝas putoj aŭ alia eblo por la rituala sinlavado. En la interno de la moskeo troviĝas neniu meblo, sed jes la kibla muro, kiu direktas la preĝantojn al Mekko kaj en kies centro lokiĝas senornama niĉo nomata mihrabo.
Gravaj moskeoj |
Al-Azhar en Kairo, Egipto, kun la plej grava sunaisma madraso.
Al-Haram en Mekko, la plej sankta.
Al-Nabawi en Medino, Sauda Arabio.
Al-Qods kaj la Kupolo de la Roko en Jerusalemo
Hagia Sofia, Aya Sofia, en Istanbulo, kirko ĉefverko de bizanca arĥitekturo, moskeigita en 1453 ĝis 1934, nun muzeo.
Babri en Ayodhya, Hindio, sur ruino de hindua templo laŭ hinduaj naciismanoj kiuj perforte detruis la moskeon.
Moskeo Faisal en Islamabado, Pakistano.
Moskeo Hassan la 2-a en Kazablanko, Maroko.
Moskeo de Ibn Tulun en Kairo (Egiptio).
Sesdekkupola Moskeo en Ĥulno, Bangladeŝo.
Moskeoj ekster islama mondo |
- Ŝehitlik-moskeo en Berlino
Moskeo de Kordovo en Hispanio, kirko konstruita en moskeo.
Moskeo Omar Ibn Al-Ĥattab en La Guajira, Kolombio.- Moskeo de Madrido
Bildaro |
La Nova Moskeo, unu de la mejloŝtonoj de Istanbulo
Moskeo; Asŭano, Egiptio.
Lavantaj homoj antaŭ preĝo je la Badŝahi Masjid moskeo en Lahoro, Pakistano
Eno de la Kordova Moskeo en Kordovo, Hispanio kun kolonoj aranĝitaj en krada ŝablono.
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 144.
↑ Azorín, samloke.
Interretaj ligoj |
ArchNet - islama arkitekturo (angle)
Džamije - Bosniaj moskeoj fotitaj (bosne k angle)
Vidu ankaŭ |
- Islama arkitekturo
- Islamaj terminoj
- Listo de moskeoj